Marian Załucki

Memserva Morgaŭo

Vidu, kiel vi pereas Malnova Mondo!
Kiel venkas vin Novo!
Tiuj memservaj vendejoj
Tiuj memservaj baroj,
Post momento ĉie estos
Memserva Erao
Pensu do homoj, kio estos ĉie
En fabriko,
En ofico
Kiam venos tiu erao,
Kiam akceptos ĝin homaro.

En fajfilfabriko
Vi mem estos fajfilo.
En memserva
Loĝeja Ofico
Vi mem servos vin
Ĉe skribotablo,
Manĝante kun kukumo panon.
Mem kritike vin rigardos,
Veni post tri monatoj ordonos
Kaj mem vin maldungos -
Sen oficisto,
Kia ŝparo!

Por ŝtata profito,
Deficitoj planataj
Jam estas memservataj.
Eĉ poetoj, mi certigas,
Multaj uzas memservadon,
Sen muzo
Sen legantoj.

Ho, se kreiĝos memjuĝaro,
En kodekso, krimulo
Trovos por si paragrafon.
Li fermos sin en malliberejo,
Sur kies pordego
Estos grandega ŝildo

        MEMPUNEJO

Nur unu gardisto gardos ĝin,
Por ke ekonomia krimulo
Ne punu sin por tro longa tempo,
Ĉar por aliuloj ne sufiĉos loko.

Tiu ĉi versaĵo memserva estas provo,
Nun en ĝi devas esti ŝerco.
Jen por vi laboro...

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl