Ryszard Kapu¶ciński

Mia Aliulo

La temo pri Aliulo (Stranger,Other) okupas kaj pasiigas min de longa tempo. En la 1956a jaro mi la unuan fojon vojaĝis ekster Eŭropo (al Hindujo, Pakistano, Afganistano) kaj de tiam ĝis nun mi okupiĝas pri problemoj de Tria Mondo, pri Azio, Afriko, Suda Ameriko.
(oni povas "Tria Mondo" nomi ankaŭ parton de Eŭropo kaj Oceanio).
Tie mi pasigis multajn jarojn de mia profesia vivo vojaĝante kaj priskribante la loĝantojn kaj iliajn problemojn.

Mi volas priskribi ne abstraktan Aliulon ĝenerale, sed m i a n Aliulon, tiun renkontatan en vilaĝoj de Bolivujo, nomadon en Saharo, tiun en Teherano inter ploranta homamaso pro morto de Komejno (Khomeyni))

Kia estas lia mondkoncepto pri la mondo, pri fremduloj, pri mi?
Ne nur li estas por mi alia, ankaŭ mi estas alia por li.

La unua impreso estas lia sentemo je koloro de la haŭto. La koloro estas la plej grava sur la skalo, laŭ kiu li klasifikos kaj valorigos homojn.
Oni povas dum la tuta vivo ne pensi kaj ne mediti pri sia nigreco, flaveco, aŭ blankeco, ĝis kiam oni ne trapasos la limon de sia rasa tereno.
En tiu ĉi momento aperas streĉo, ni sentas nin aliaj ĉirkaŭitaj de aliaj - Aliuloj
Multajn fojojn mi estis tuŝata de infanoj en Ugando, kiuj poste rigardis siajn fingrojn, ĉu ili ne blankiĝis.
La sama mekanismo agis ankaŭ en mi - la impulso por identigi kaj valorigi la homojn laŭ haŭtkoloro.
Dum jaroj "Malvarma Milito" per la "fera kurteno" dividis la mondon en Orienton kaj Okcidenton kaj ordonis reciprokan malamon.
Mi, la raportisto el orienta lando ĝoje salutis mian "okcidentan klasan imperialistan malamikon kaj militinstiganton" en Zaira ĝangalo. - ĉar li estis blankulo.
Ĉu mi devas klarigi, ke mi hontis pro tio, sed ne povis deteni min?.

La dua mondkoncepto de Aliulo estas naciismo.
Usona profesoro John Lukacs asertas, ke naciismo ĉe la fino de la 20a jarcento okazis la plej forta el ĉiuj -ismoj konataj al la nuntempa homo.
Ofte naciismo estas paradoksa, ekzemple en Afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas nacio (laŭ sociologoj - subnacionalismo). Naciismo sian nacion opinias la plej grava, aliaj nacioj estas nevaloraj (ofte malestimataj)
Naciismo simile kiel rasismo estas mezurilo de identeco kaj klasifikilo de mia Aliulo praktikata ĉe ĉiu okazo.
Tio estas primitiva, simplaĉa, surfaca taksado de alia homo.
Por naciisto eco de alia persono estas aparteno al iu nacio. Ne estas grava, ĉu la homo estas juna, aŭ maljuna, saĝa aŭ malsaĝa, bona aŭ malbona, nur ĉu li estas Armenano, Turko, Anglo, Irlandano, Marokano, Alĝerujano .
Vivante en la mondo de fanatikaj naciistoj, por ili mi ne havas nomon, profesion, aĝon - mi estas nur kaj nur Polo.
En Meksiko miaj najbaroj nomas min "El Polaco", kaj stevardino en Jakucko vokas min "Polŝa"
Malgrandaj nacioj ekzempe Armenanoj konas la mondon laŭ loĝlokoj de siaj nacianoj, familioj kaj eĉ solaj nacianoj.
Malsekura eco de naciismo estas malamo al aliaj nacianoj en diversa intenseco, sed ekzistas.

La tria mondkoncepto por taksi homon estas religio.
Unue, religio estas kredo je Forto Ĉiopova, Estaĵo la plej potenca, Dio (ofta demando: "s-ro Kapuŝcinski, ĉu vi kredas en dion?").
Mia respondo havas decidan influon sur ĉion, kio poste okazos.

Due, religio kiel socia kaj politika institucio.
Mia Aliulo sincere kredas en ekziston de la anima mondo. Tio estis ĉiam. Nun oni observas en multaj landoj rekredemon. La plej disvastiĝanta estas islamo.
Estas interesa, ke ĉie, sendepende de speco de religio, reveno al ĝi estas regresa, konservatisma, fundamentalisma.

Jen mia Aliulo! Kiam la sorto renkontigos lin kun fremda homo, tiuj tri ecoj: raso, nacio, religio estos la plej gravaj. Mi konsideras, kio ligas la ecojn.
Estas en ili granda emocio, tiom granda, ke mia Aliulo ne regas ĝin. Tiam okazas konflikto, masakro, milito. La homo estas tre emocia. Tial la mondo en kiu li vivas estas barelo de pulvo ruliĝanta al fajro.

Mia Aliulo estas la homo neblanka. Kiom ili estas? - okdek procentoj de la homaro. Ni okupantaj nin pri la batalo inter Oriento kaj Okcidento, inter demokratio kaj totalismo ne tuj kaj ne ĉiuj konstatis, ke en la sama tempo ŝanĝiĝis la mondmapo.
Komence de nia jarcento la popola mapo estis simila al piramido.
Supre estis koloniaj potencoj, ŝtatoj de blankuloj.
Sube - iliaj kolonioj, dominioj, landoj subigitaj t.e. la monda resto.
Tiu sistemo disfaliĝis dum nia vivo. Aperis subite pli ol 100 novaj ŝtatoj en kiuj vivas 70% de la homaro. Jen la nova homa mapo de la mondo - diverskolora, diverskultura, ege komplika.
Komparante la mapojn de nia globo el la jaroj 30aj kaj 80aj ni vidas du malsamajn bildojn de la mondo. Tamen ĝi ne estas stabila, ĝi konstante ŝanĝiĝas kaj dinamike, nehalteble evoluas.

Niaj Aliuloj el Tria Mondo akiras en la plej nova historio, en la aktuala historio pli grandan kaj pli signifan personecon. Ili migras pro ekonomiaj bezonoj al pli riĉaj landoj (labora kaj demografia invado)j. Oni taksas, ke en la sekva jarcento Azianoj kaj Sudamerikanoj estos pli ol 50 % de Usonaj loĝantoj. Malpli Irlandanoj kaj Norvegoj, pli enmigrantoj el Ekvadoro kaj Tajlando havos Usonajn pasportojn.

Ĉu ni, Eŭropanoj estos pretaj por tiuj ŝanĝoj?
Ŝajnas, ke ne, aŭ tre nesufiĉe. Ni traktas Aliulon kiel fremdulon (ja alia ne devas esti fremda), kiel reprezentanton de alia specio kaj kiel m i n a c o n.
Ĉu nuntempa literaturo helpas por forigi falsajn juĝojn, nian ignoradon, indiferenton?. Mi pensas, ke ne multe.
Lastaj literaturaj premiitaj libroj en Francujo nenion klarigas pri la nuntempa mondo. En ili estas priskribitaj familiaj konfliktoj - problemoj certe gravaj kaj interesaj, sed verkistoj negleklas la novan pasiigan problemaron pri la ŝanĝiĝanta mondo.
En nova literaturo aŭtoroj priskribas problemaron- nuntempajn kulturojn, pensojn kaj kondutojn de la homoj vivantaj en aliaj landoj, kredantajn en aliajn diojn, kiuj estas parto de nia grandega homa familio, al kiu ni ĉiuj apartenas.

Pri lili skribas Nigelo Barlejo en The Innocent Anthropologist, Colino Thubrono en la grandioza libro Behind the Wall kaj B. Chatwin en elstara verko Songlines.
Tiujn librojn oni ne premias, ne mencias, ĉar opinias ilin "nevera literaturo".
La tiel nomata vera literaturo baras sin kontraŭ problemoj, kiujn travivas miliardoj de niaj fremduloj.
Ekzemple, la plej grava dramo por Ameriko estis Irana revolucio, forpelo de Ŝaho kaj la sorto de ostaĝoj.
Mi tie ne renkontis dum dek kaj kelkaj monatoj eĉ unu raportiston el Ameriko kaj Eŭropo. Ĉu estas ebla malintereso de la monda verkistaro pri tiu historia ŝoko?
Ĉu tiom eksterordinara civiliza okazintaĵo ne vekas interesiĝon ĉe mondaj verkistoj? Oni ne devas amase veturi al Persa Golfo. Tamen la malligo de literaturo kun aktuala dramo okazanta en la mondo estas krizo inter historio kaj literaturo, senpoveco al fenomeno de la nuntempa mondo.

Malgraŭ la nova mondomapo de popoloj, esplorado, interpretado priskribado pri filozofio kaj ekzisto, pensado de 75 % de la homaro restas sama, kiom en la 19a jarcento estis priskribata de grupeto specialistoj:antropologoj, etnografoj, vojaĝantoj kaj ĵurnalistoj.

Fremda Aliulo el Tria Mondo (do el la plej nombra popolo de nia planedo) estas plu opiniata kiel objekto de esploroj.
Aliulo ankoraŭ ne estas nia partnero respondeca pri sorto de Tero sur kiu ni vivas.

La mondo estis por mi ĉiam Babela Turo, tamen la Turo en kiu dio miksis ne nur lingvojn, sed ankaŭ kulturojn, kutimojn, pasiojn kaj interesojn.
La loĝanton li kreis duaniman, kiu havas en si Mi - kaj Ne Mi, Sin - kaj Aliulon, Ion Sian - kaj Fremdan

Tradukis Danuta Kowalska

Prelego dum Internacia Simpozio de Verkistoj en Graz 12. 10. 1990
El la libro Ten Inny (Tiu Alia)
Eldonejo Znak Kraków 2006

Cpyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl