Renkontiĝo kun Aliulo kiel provoko de la XXI-a jarcento
Pensante pri miaj jam longe daŭrantaj vojaĝoj tra la mondo, ŝajnas al mi, ke la plej maltrankviliga problemo estas ne limoj kaj batalfrontoj, ne minacoj, sed ofta malcerteco pri renkonto kaj ĝia sekvo kun aliaj homoj ie dum la vojaĝo.
Mi scias, ke multe, eĉ ĉio dependas de komenca momento.
Ĉiu renkonto estas nesupozebla - kiel ĝi okazos, kiel daŭros kaj kiel finiĝos.
Tiuj demandoj ripetiĝas de pratempoj. Renkontiĝo kun fremda homo, kun aliaj homoj estis ĉiam ĝenerala kaj baza sperto de nia specio.
Arkeologoj diras, ke la unuaj homaj grupoj estis familioj 30 ĝis 50 personaj. Pli granda komunumo ne povus rapide kaj lerte moviĝi. Pli malgranda grupo ne povus defendi sin kaj batali je ekzisto..
Jen malgranda familia gento iras serĉi manĝaĵon kaj renkontas alian familian genton.
Kiom grava estas tiu ĉi momento en la historio de la mondo, kiom grava malkovro! La malkovro, ke sur la mondo ekzistas ankoraŭ aliaj homoj.
Ĝis nun ano de la grupo pensis, ke konas ĉiujn homojn de la mondo. Nun okazis, ke estas aliaj similaj estaĵoj, aliaj homoj..
Kiel oni devas konduti en tiu ĉi situacio, kion decidi?
Ĉu ataki la fremdulojn, preterpasi ilin indiferente, aŭ provi interkonatiĝi kaj interkompreniĝi?
La sama problemo de niaj prapatroj de antaŭ mil jaroj estas ankaŭ nun same serioza. La elekto estas same grava: kiel reagi, kiel konduti?
Povas okazi konflikto, milito; atestas tion ĉiuj arkivoj, multegaj batalkampoj, amaso da minoj en la tuta mondo.
Ili ĉiuj estas pruvo de la homa malvenko, ĉar li ne sciis, aŭ ne volis interkompreniĝi kun aliuloj. Literaturo de ĉiuj landoj kaj epokoj priskribas la temon.
Povas esti alie.
La genta familio decidos bari sin, izoli de fremduloj.
Tiel aperis Ĉina Muro, Turoj kaj Pordoj de Babilono, Roma Limo, kaj Ŝtonaj Muroj de Inkoj.
Feliĉe ekzistas aliaj elektoj. Pri kunlaboro atestas restaĵoj de foirejoj, forumoj, sanktejoj, havenoj, malnovaj universitatoj, ankaŭ komercaj vojoj: Silka, Sukcena, Sahara. Tie la homoj diskutis, komercis, aniĝis, trovis komunajn celojn kaj ideojn.
La "alia" homo ĉesis esti sinonimo de fremdeco kaj malamikeco, minaco, mortiga malbono.
Ĉiu trovis en si mem parton de alieco, kredis pri tio kaj vivis kun tia konvinko.
Tiuj tri eblecoj ĉiam ekzistas ĉe renkonto kun aliulo: batalo, muro, dialogo.
Dum la tuta historio la homo hezitas, ne estas certa kion elekti. La militon malvenkas ĉiuj. Ĝi atestas pri la homa malebleco por interkompreniĝo, konsento kaj intelekto. Pro tio la renkontiĝo kun aliulo finiĝas drame, sange kaj morte.
Ideon por konstrui murojn, fosojn oni nun nomas rasa disdivido.
La nocio ne trafe rilatas al jam neekzistanta politiko de blankuloj en
Suda Afriko. Disdivido estis jam en pratempoj. Ĝiaj apogantoj opinias, ke ĉiu povas vivi kiel volas, nur malproksime de mi, se ne apartenas al miaj raso, religio, kulturo.
Tio estas doktrino pri struktura, daŭra malegaleco, kiu dividas la homaron.
En mitoj de multaj popoloj estas konvinko, ke homoj estas "nur ni" - homoj de nia klano, socio, kaj ĉiuj aliaj estas kvazaŭ homoj, aŭ homoj ne estas.
Epoko, kiam oni kredis en ŝanĝeblecon de dioj kaŭzis gastemon, ĉar dio povus veni en diversa formo. Neniam oni sciis, ĉu la proksimiĝanta vojaĝanto estas homo aŭ dio simila al homo. Tiu necerteco estas fonto de gastama kulturo kaj simpatio por alvenanto.
Skribis pri tio Norvido aŭtoro de Prometeo, pripensante en prologo al Odiseado gastamon por Odiseo dum lia revena vojo al Itako:
Tie, en ĉiu mizerulo, vagabondo oni suspektis dion. Oni ne povis demandi lin, kio li estas. Post estimo al dieco oni povis demandi pri homaj aferoj. Tio estis gastamo, religia praktiko kaj virto.Ne estis iu lasta homo ĉe Grekoj de Homero- la homo ĉiam estis la unua, dia.
Tiu kulturo estas favora por la homo. Pordoj kaj pordegoj servas ne nur por fermado kontraŭ aliuloj, sed por malfermo kaj invito gastojn.
Vojo ne estas por armeoj, laŭ ĝi povas veni dio en pilgrima vesto.
Tia pensado kreas pli bonan mondon por la homo, kiu ŝatas renkonton kun fremduloj.
Renkontiĝon kun aliuloj Emmanuel Levinas nomas "fundamenta okazintaĵo", la plej grava sperto kaj travivaĵo. La a?toro estas filozofo dialogisto same kiom Martin Buber, Ferdinand Ebner, Gabriel Marcel, poste Jozef Tischner- tiu ideo traktas la homan unuon
kiel estaĵon neripeteblan- male al aperinta en la 20a jarcento amasa socio kaj detruantaj totalismaj ideologioj.
La filozofio de dialogo penis savi la plej gravan valoron - homon: min, vin, Aliulon, Aliulojn de detruanta la homan personecon totalismo.
Tial disvastigis ili nocion "Aliulo" por substreki diferencon inter iu kaj alia homo, diferencon inter nelistigitaj kaj neanstataŭeblaj ecoj.
La folozofio de dialogo forigas militon, kiu kaŭzas ekstermon, kritikas indiferenton kaj izolecon, propagandas etikan kunvivadon, sincerecon, bonvolemon.
D-ro pri filozofio en Jagielona Universitato, ano de Pola Akademio de Sciencoj Bronisław Malinowski (Bronislavo Malinovski) esploris kiel proksimiĝi al la homo de aliaj raso, kulturo, kredo kaj kutimoj.
Ni rimarku, ke la nocio "alia" plej ofte estas esprimata el vidpunkto de blanka Eŭropano.
Hodiaŭ mi iras tra montara vilaĝo en Etiopujo post mi kuras infanaro montrante min per fingroj kaj gaje vokas: Ferenĉi! Ferenĉi!" kio ĵus signifas - fremda, alia. Por ili mi estas "alia".
Ĉiuj loĝantoj de nia planedo estas aliaj por aliaj - mi por ili, ili por mi.
En epoko de Malinowski kaj antaŭe, Eŭropanoj vojaĝis al alia kontinento nur por rabi teron, sklavojn, komerci, kredigi ĝies loĝantojn. Ofte la blankulaj invadoj estis tre sangaj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralujo.
Malinovski vojaĝis al Pacifikaj Insuloj por ekkoni Aliulon, liajn najbarojn, kutimojn, lingvon, v i v o n. Li volis tion sperti mem, por poste ĉion atesti.
Tiu komprenebla projekto de Malinowski okazas revolucia.
La simpla metodo montris, ke la homoj de iu kulturo malfacile komprenas alian kulturon.
Li, aŭtoro de Koloraj Ĝardenoj esplorante Insulojn de Trobriando konstatas, ke longe loĝantaj tie blankuloj nenion scias pri lokaj loĝantoj, ilia kulturoj, sed havas falsajn imagojn pri ili plenajn de malestimo kaj aroganteco.
Malinovski kontraŭ ĉiuj koloniaj kutimoj starigis tendon meze de la vilaĝo kaj loĝis kune kun vilaĝanoj. Lia sperto estis malfacila. En sia Taglibro li skribas pri siaj problemoj, malbonaj humoroj kaj depresio. Eliro el propra kulturo estas malfacila. Oni devas havi fortan personecon kaj maturecon. Nur tia homo povas konfronti sin kun alia kulturo.
Alie li timas, kaŝas sin, izoliĝas. Tiom pli, ke Aliulo estas nia spegulo, kiu senmaskigas nin, kion ni volas eviti.
Interesa fakto estas, ke kiam en Eŭropo daŭris La Unua Mondmilito, Malinovski esploris kulturon kaj komunajn ceremoniojn inter loĝantoj de Trobriandaj Insuloj.
Li priskribis ilin en la libro Argonaŭtoj de Okcidenta Pacifiko kun konkludo "por juĝi ion oni devas tie esti". Lia dua tezo tre kuraĝa en tiamaj tempoj estas:
"Ne ekzistas pli superaj, aŭ pli malsuperaj kulturoj. Estas nur kulturoj diversaj, plenumantaj bezonojn kaj atendojn de siaj anoj."
Por Malinovski alia homo, de alia raso kaj kulturo estas persono, kiu tiom kiom ni estimas agnoskatajn valorojn, tradiciojn kaj kutimojn.
Li komencis sian laboron en la tempo, kiam naskiĝis socio amasa. Nun ni iĝas planeda socio. pro ekonomia, revolucia, rapidega komunikado kaj eblecoj de translokiĝo. Kaŭzas tio transformadon en konscio de junaj generacioj pri vasta kompreno de kulturo.
Kiel ĉio ĉi ŝanĝos rilatojn inter nia kaj fremda kulturoj?
Kiel ĉio ĉi ŝanĝos rilaton inter Mi kaj Aliulo en mia kulturo kaj ekster ĝi?
Malfacile estas precize kaj autoritate respondi. La procezo daŭras kaj ni ne havas distancon al ĝi.
Levinaso konsideris la rilaton inter Mi - Aliulo dum unu historia periodo kaj en unu rase homogena civito. Malinovski esploris Malanezian genton, kiam ĝi estis en sia praa stato, ne ŝanĝita per influo de okcidenta teknologio, organizo kaj merkato.
Nun, tio estas peskaŭ neebla. Kulturo iĝas pli heterogena.
Mi vidis en Dubajo promenantan ĉe maro muzulmaninon vestitan per ĵinso kaj bluzeto, nur ŝian kapon kovris nigra ĉadoro tiom densa, ke eĉ okuloj ne estis videblaj.
Nun ekzistas studoj filozofiaj, antropologiaj esplorantaj ligon kaj reciprokan interfluadon de kulturoj. Tiu ĉi procezo daŭras precipe inter tiuj regionoj, kies ŝtataj limoj estas ankaŭ kulturaj limoj (ekzemple limo inter Usono kaj Meksiko)
Same okazas en urbegoj (Sao Paulo, Nova Jorko, Singapuro) kies loĝantoj estas diverskulturaj kaj diversrasaj.
En nia mondo estas multaj etnoj, multaj kulturoj, ne tial, ke ili estas pli nombraj ol antaŭe, sed ĉar ili pli laŭte ol iam postulas akcepton inter popoloj.
Grava problemo en nia tempo - renkonto kun Aliulo, Aliulo rase, kaj kulture,estas historia efiko.
En la dua duono de la 20a jarcento du trionoj de la monda popolo liberiĝis de koloniismo kaj iĝis civitanoj de propraj ŝtatoj. Tiuj popoloj eltrovas sian pasintecon, mitojn, devenon, historion, identecon, fieron. Ili komencas senti sin mastroj de sorto, malamas provojn kiam oni traktas ilin kiel viktimojn kaj subulojn.
Anta? jarcentoj nia planedo estis loĝata de nemultaj liberaj popoloj kaj multegaj malliberaj. Nun la proporcioj ŝanĝigas. estas pli multaj popoloj kaj civitoj kun kreskanta sento de propra malsimila valoro.
La procezo okazas dum grandegaj, malfacilaj konfliktoj kaj dramoj.
La nova mondo al kiu ni celas estas Planedo de Nova Ŝanco, sed kondiĉa. Ŝanco por tiuj, kiuj traktas ĝin serioze, pruvantaj, ke ili sin mem traktas serioze.
Nova Mondo multon donos al la homaro, sed ankaŭ multon postulos de ĝi. Provo mallongigi la vojon ofte gvidas nenien. Renkontante Aliulon naskitan en nuntempa kulturo, aŭ en miksaĵo de globalismo kaj etnismo, ni devas serĉi kun li dialogon kaj interkompreniĝon.
Mia sperto dum longa estado inter Aliuloj pruvas, ke nur simpatio al la dua homo eligas lian homecon.
Kiu estos tiu Aliulo?
Kiel aspektos nia renkonto?
Kion ni diros reciproke al ni? En kiu lingvo?
Konrad Korzeniowski (Konrad Koĵeniovski) skribis:
"Ĉu ni estos kapablaj reciproke aŭaskulti nin, reciproke kompreni nin?
Ĉu ni estos kapablaj admiri belecon kaj sekreton ĉirkaŭantan la vivon, senti kompaton, doloron kaj ligon kun la tuta mondo?
Ĉu ni estos solidaraj kun soleco de homaj koroj?
Ĉu ni scios kune revi, ĝoji, zorgi, plani esperi, timi?
Ĉu nia solidareco ligos homon kun homo, la tutan homaron - mortintojn kun vivantoj kaj vivantojn kun ankoraŭ nenaskitoj?"
Tradukis Danuta Kowalska
Prelego okaze de ricevita titolo: doktoro honoris causa
1. 10 2004 en Jagielona Universitato de Krakovo
El la libro Ten Inny (Tiu Alia)
Eldonejo Znak Kraków 2006
Cpyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński