Ryszard Kapu¶ciński

Trovi vorton trafan

Trovi vorton trafan,
kiu estas forta,
trankvila,
nehisteria,
sen febro,
sen depresio,

al kiu oni povas fidi.

Trovi vorton puran,
kiu ne ofendos,
ne denuncios,
ne insidos,
ne diros, ke nigro estas blanko.

Oni povas esperi

pri vortoj flugiloj,
kiuj permesos almenaŭ je milimetro
iĝi super tio ĉio.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl