Ryszard Kapu¶ciński

Tradukisto la homo de la 21a jarcento

Kiam mi ricevis la proponon por prelegi pri tiu ĉi temo, aperis duboj kaj timoj.
Mi ne estas profesia tradukisto kaj ne havas sperton kaj atingojn en tradukado.
Mi ankaŭ ne estas esploristo, eĉ teoriisto pri literaturo aŭ kompetentulo pri riĉa kaj komplika tradukarto.
Starante antaŭ vi, mi kuraĝas diri, ke en tiu ĉi momento, ĵus en tiu ĉi momento ni estas atestantoj ĉ e kreiĝo de nova rolo kaj nova loko por tradukistino kaj tradukisto en la mondo, en kulturo kaj nuntempa literaturo.
Eble ne ĉiam ni tion vidas kaj sentas, sed la momento estas grava kaj atentigenda.

Tradicia loko de tradukisto en la literatura kierarkio estis malproksima, la tradukistoj ofte estis nekonataj, iliaj nomoj prisilentataj aŭ skribataj per inicialoj kaj pseŭdonomoj.
Malmulte aŭ nenion oni sciis pri tiuj, kiuj tradukante savis por ni grandan trezoron de la antikva literaturo, poste mezepoka kaj riĉan heredaĵon de ekster Eŭropaj literaturoj kaj sciencaj verkoj.
Dum la lastaj jaroj de la 20a jarcento pro kelkaj samtempaj faktoroj la situacio boniĝis.
Unue, finiĝis "La Malvarma Milito", kiu dum duono de jarcento haltigis kaj malebligis kontaktojn inter homoj kaj lingvoj.
Post ĝia finiĝo la mondo iĝs pli malfermita kaj demokrata. Grandiĝis ŝanco por reciproka proksimiĝo, ekkono, dialogo, interparolo, ŝanĝo de opinioj.
Ĉiuj rapide komprenis, ke la ŝanco ne estas plena sen tiu, kiu tradukos vortojn kaj pensojn de iu lingvo en alian - sen tradukisto.
Tradukisto de parolo aŭ teksto estas kondiĉo de ekzisto kaj kuna vivo en la homa komunumo, homa familio.

Due, tiu malfermo de la mondo permesas pli bone vidi kaj senti la mondan diversecon kaj komplikecon, precipe multajn kulturojn kaj lingvojn.
Jam longe, de Bibliaj tempoj, de Babela Turo oni sciis pri la problemo, provis solvi ĝin, sed nun ekestas unuversala planeda konscio.

Indikoj estas ŝokaj - ĉe komenco de la 20a jarcento estis 6 mil de lingvoj en la mondo, 2 mil en Afriko, kie ĉiu gento, eĉ vilaĝetanoj parolas en alia lingvo. Kial?
Kial la sama aĵo ekzemple arbo havas dekojn aŭ centojn de diversaj nomoj. Multajn jarojn cerbumis pri tio lingvosciencistoj.
Tiu ĉi miksaĵo de lingvoj laŭ Biblio ne estas riĉaĵo de la homa imago, sed puno, mallibero, kiu izolas kaj limigas la homon.
La staton de izoleco kaj soleco travivas ne nur unuopuloj, sed la tutaj civitoj kaj popoloj parolantaj per diversaj lingvoj. Tiu malebleco, manko de komunikado rezultas ne nur en lingva dimensio, sed ankaŭ en psikologia kaj ofte politika.

Sufiĉas, ke iu ne konas mian lingvon, mi opinias lin malpli valora, malestima.
Tiel estis en la antikva Grekujo. Por tiama Greko iu, kiu ne parolis greke, estis barbaro, kiu nekompreneble balbutis, deliris kiel frenezulo. Frenezulo povas esti danĝera, agresa.

Jen, kiom malkono de lingvo povas esti kaŭzo de timo, malamikeco kaj sekve eĉ milito.
Kiom da konfliktoj kaj lingvaj militoj estis? Kiom da tragedioj, viktimoj kaj detruoj estis en nia historio?
Koni la lingvon de fremdulo estas ŝanco por interkompreniĝo, interparolo, kunlaboro.

En ĉiuj tiaj situacioj oni vidas kiom valora kaj grava estas interlingva komunikado. Pro tio tre grava estas rolo de tradukisto, rolo kultura kaj socia, pli superanta simplan profesian devon.

Malgraŭ fundamenta scio, ke en interhoma komunikado estas reciproka kompreno de lingvoj, pasis multaj jaroj, ofte jarcentoj inter aperinta verko kaj ĝia traduko.
La verkoj devus esti ŝanĝataj inter najbaraj landoj kaj kulturoj.
Tio okazis kun Korano, sankta libro de muzulmanoj. Eŭropo havis kontakton kun ili jam de la 7a jarcento. Tamen apenaŭ post 1000 jaroj aperis latina kaj angla tradukoj de Korano.
Proksima Eŭropo dum mil jaroj ne konis la ŝlosilon t.e. Koranon, por kompreni la muzulmanan civilizacion. En niaj tempoj tiom longa prokrasto ŝajnas neebla.

Nun, hodiaŭ, al tiu malfermo de la mondo akompanas universala konscio pri multaj kulturoj kaj lingvoj.
Elektronika progreso kaŭzas ŝancon por pli rapida kaj ĝenerala proksimiĝo kaj interhoma kontakto. Ankaŭ pro tio prioritata estas la rolo de tradukistoj, kies helpon petos ĉiuj. Sen tradukisto iu ajn dialogo, kono kaj interkompreniĝo estas neeblaj.
Precipe grava estas la rolo de tradukisto pri literaturo, ĉar nia civilizacio malgraŭ granda signifo de bildo kaj sono estas civilizacio de teksto, skribita vorto, fiksita per presado.

Banala estas opinio, ke nia planedo rapide kaj profunde ŝanĝiĝas kaj same progresas lingvoj. Tre multaj lingvoj, centoj, eĉ miloj neniam kaj nenie skribitaj malaperis kaj plu malaperas. La fenomeno de la pereo estas samtempa kun pereo de gentoj kaj klanoj. Okazas tio precipe en tropikaj landoj. En malvarma klimato lingvoj estas pli stabilaj.
Iam la nekonatajn en Eŭropo lingvojn registris misiistoj, sed nun ili estas malpli multaj kaj ankaŭ minorotataj lingvoj senrevene malaperas en ĝangaloj de Kongo kaj arbaroj de Amazonujo.
Same, kiel en aliaj domenoj, ankaŭ en la mondaj lingvoj kreiĝas du kontraŭaj procezoj. De unu flanko estas unuecigo kaj universaligo celantaj por ke pli multe da homoj parolu per malpli multaj lingvoj. La plej dinamikaj estas nun la lingvoj angla kaj hispana. Tio prezentas, kiel ekonomia povo influas signifon de lingvo.
La kontraŭa procezo celas savi kaj fortigi etnajn kaj regionajn lingvojn. Ofte estas imponaj rezultoj.
En Francujo por ses regionaj lingvoj oni postulas egalrajtecon saman kiom havas en Hispanujo la baska, katalona kaj galicia, en Peruo kaj Bolivujo la keĉua kaj ajmara, en Magrebaj landoj berbera, en Nigerujo hausa. Estas invado de ambiciaj, malmulte konataj lingvoj.
La civitoj parolantaj per tiuj lingvoj penas por ĝiaj avanco kaj viveco. Ili estas pretaj oferi multe da mono por la celo.
Ofte okazas strangaj situacioj. Kiam en 1990 Armenujo ĉesis esti parto de Sovetunio kaj anoncis sendependecon, la nova ŝtato decidis forigi la rusan lingvon el lerneja instruado. Pro tio infanoj ne povis plu studi, ĉar la ormiana gepatra lingvo ne estis en gimnazioj kaj unuversitatoj. La civitanoj elprovis tiun lingvan eŭforion ĝis pasis emocioj kaj oni troviss realajn solvojn.

Lingvo estas tiom grava kaj valora, ke en ekstremaj kondiĉoj la homoj riskas vivon por defendi ĝin. Eĉ nun en Pakistanujo kaj aliaj landoj oni povas konvinkiĝi pri tio.
Dum miaj vojaĝoj mi vidis kiom loĝantoj estimas alvenanton, kiu penas lerni kelkajn vortojn en la loka lingvo. Tiu kono malfermas pordojn kaj kaŭzas gastamon. Dirante ion en la lingvo de mastroj ni montras al ili estimon kaj respektas ilian dignon.
Lingvo estas la plej valora trezoro kaj la plej rekonebla signo de identeco.

Mi mencias tion por substreki per kia delikata materio laboras tradukisto. Kiom bonegan vidon kaj aŭdon li devas havi, lingvan guston, intuicion kaj lingvan memoron.
Ili estas la plej necesaj ecoj. Tiom pli, ke lingvoj, kiujn li tradukas konstante ŝanĝiĝas, riĉiĝas, evoluas. Vortoj ricevas novajn nuancojn kaj signifojn.
Bezona estas sperto, atentemo kaj gusto por trovi signalojn de tiuj ŝanĝoj en la legata teksto, en ĝia kaŝita tavolo, en ĝia eno.

La tasko de tradukisto ne etas limigita ĝis traduko el iu teksto en alian, el iu lingvo en alian. Mi kiel aŭtoro ĉiam sentis kaj sentas grandan simpation kaj helpon de tradukistoj en diversaj situacioj kaj formoj. Tradukisto estas kvazaŭ literatura agento kaj ambasadoro de aŭtoro. Ofte li estas entuziasmulo pri kreado de sia aŭtoro.
Tradukisto proponas kaj rekomendas aŭtoron al eldonistoj, interesigas lokajn komunikilojn, skribas recenzojn kaj rekomendojn.
Li estas kompetentulo kaj kritikisto pri la literaturo de sia aŭtoro. Posedo de konata, konstanta tradukisto en iu lando garantias al verkisto grandan sekurecon kaj trankvilon. Tial ni tre bedaŭras niajn laste mortintajn amikojn tradukistojn el Nederlando kaj Rusujo - Gerardo Rasch kaj Siergiej Łarin.

Mia tradukistino, mia tradukisto, mia aŭtorino, mia aŭtoro - tre valoraj estas tiuj ĉi personaj ligoj kaj amikecoj. Mi scias pri tio pro propra, tre grava sperto. Tradukistino, tradukisto estas la plej gravaj legantoj kaj redaktoroj. Multajn fojojn ili atentigis min pri mia malprecizeco, eraroj en tekstoj. Tion mi memoras kun danko.
La ambasadora rolo de tradukisto estas precipe signifa ĉe literaturo kreata en malpli konataj lingvoj. Persisto kaj forta persvado povas decidi, ĉu iu aŭtoro aperos aŭ ne en la mondo. Apero kaj firma pozicio en literaturo estas malfacilaj. Krom tradicia konkurado en diversaj landoj estas tendenco por ne promocii verkistojn kreantajn en aliaj lingvoj.
En majo 2005 mi ĉeestis en Nova Jorko dum Monda Forumo de Verkistoj. Organizis ĝin Usonaj verkistoj. Ili konstatis, ke en Usono estas nur 2% de libroj skribitaj de alilingvaj aŭtoroj. (simile por Eŭropaj verkistoj estas fermita Ĉinujo).
Tiaj nebonaj faktoj aperas en nia diversspeca kaj ŝanĝiganta literatura mondo.

En la pola lingvo "traduki" havas du diversajn signifojn. Tamen ilia semantika konverĝeco estas tre esprimoplena kaj signifa en nuna diverskultura mondo.
Traduki tekston, libron, en la senco de la vorto troviĝanta en Linda vortaro estas "transmeti". Transmeti el iu lingvo en alian. Rilato estas preciza, libereco limigita kaj de jarcentoj diskutata: kio estas pli grava - litero aŭ animo. Kiuj estu proporcioj kaj dependecoj, kie estas "la ora mezo", la plej bona solvo.
Vi, gesinjoroj ĉiuj konsideras la problemon de jaroj, de la unua tradukita frazo.
La dua senco "traduki" en pli vasta signifo estas "klarigi", "interpreti", eĉ "raporti".
Tio estas precipe respondeca rolo de tradukisto en nia diverskultura mondo.
Traduko klarigas al ni ekziston de aliaj literaturoj kaj kulturoj, ekziston de Aliulo (Fremdulo), lian malsamecon. Traduko montras neripeteblan fenomenon de kreiĝanta granda homa familio. Kondiĉoj de ĝia transdaŭro estas ekkono, reciproka akcepto, kuna vivo.
En tiu ĉi senco tradukante tekston ni malfermas al Aliuloj la novan mondon, klarigas, proksimigas kvazaŭ nian personan sperton.
Danke al peno de tradukistoj disvastiĝas niaj konoj, horizontoj, profundiĝas kompreno, scio, vigligas sentemo.

Hodiaŭ, en la 21a jarcento tio estas speciale grava, ĉar nia mondo rapidege evoluas, diferenciĝas, ŝanĝigas. Ĝi bezonas senĉesan tradukon kaj klarigon en kio helpas tradukistoj kaj verkoj de ĉiuj estantaj en tiu ĉi salono. Tio estas pli granda dimensio kaj aldona senco de la nuntempa tradukado. Danke al tradukistoj aŭtoroj povas aperi ĉie kaj legantoj malkovras popolojn kaj terojn ĝis nun por ili neatingeblajn.
Ni scias en kioma grado tradukisto estas kunaŭtoro de libro. Ni scias, ke danke al li la libro povas ie ekekzisti.
Tial, por vi ĉiuj Gesinjoroj mi esprimas konstantan dankon en la nomo de legantoj kaj aŭtoroj.
Varmegajn dankojn!

Tradukis Danuta Kowalska

La prelego okazis en Krakovo la 12an de majo 2005 dum Unua Monda Kongreso de Tradukistoj pri Pola Literaturo organizita de Libra Instituto.
Fonto la libro: Podróże z Ryszardem Kapu¶cińskim, opowie¶ci trzynastu tłumaczy (Vojaĝoj kun Ryszard Kapu¶ciński, rakontoj de dektri tradukistoj)

La libro redaktita de Bożena Dudko
Eldonejo Znak Kraków 2007

Copyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl