Ryszard Kapu¶ciński

La morto

La morto estas ie proksime
tie ĉi, ie iras,
ĉiam ĉirkaŭas,
ĉiam estas aktiva
kun propra listo de adresoj.
Ĝi havas fortan koron,
ne laciĝas, ne malsaniĝas je depresio,
ne havas tempon por hipokondrio.
Ĝi estas modelo de sano,
havas bonan vidkapablon.
Oni ne povas esperi,
ke ĝi ne rimarkos vin.
La morto havas bonegan memoron.
Oni ne povas esperi, ke forgesos vin.
Ĝi estas diligenta,
koncentrita
precizega,
perfekta en ĉio.
Ĉe adiaŭo ĝi donis al mi manon,
ĝiaj fingroj estis molaj tiom kiom velkintaj folioj
en varmega somera tago,
plenigis min malvarmo de aŭtuno.

Tradukis Danuta Kowalska

La versaĵo elektita el la libro Prawa natury (Rajtoj de naturo)
Eldonejo: Wydawnictwo Literackie Kraków 2006
Copyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl