Aŭtuno en parko
Ruĝoj estas tiom intensaj ke eksplodos fajro
oro kaj okro imitas Saharon
tamen estas malvarme
kaj anstataŭ hosano
susuro
paŝado
forirado de la tempo
Tradukis Danuta Kowalska
La versaĵo elektita el la libro Notes (Noteso)
Eldonejo Czytelnik Warszawa 1986
Copyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński