Ryszard Kapu¶ciński

La tago en kiu oni nenion povas fari

ĉio en ni anstataŭ aspiri al celo
disfaliĝas, rampas
kien? por kio?

penso pene grimpas
kaj tuj svenas

tio, kio preskaŭ estas tenata
elŝiras sin, malaperas
eĉ memoro pri ĝi ne restas

splenoj, timoj, doloroj
okupas siajn lokojn
postulas atenton

vigligas vin
vidaĵo ekster fenestro
tiam vi tremas

ĉiuj vojoj estas
ne-tra-ir-ebl-aj
ĉiuj baroj
ne venk-ebl-aj

vi pensas-
ili ie atendas
rigardas horloĝojn
enuigitaj
ekdormas

Tradukis Danuta Kowalska

La versaĵo elektita el la libro Prawa natury (Rajtoj de naturo)
Eldonejo: Wydawnictwo Literackie Kraków 2006
Copyright by the Estate of Ryszard Kapu¶ciński


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl