Leszek Kołakowski

Pri egaleco

Ni konsideru, kion signifas la diraĵo - iam revolucie uzata, poste banala - ke "ĉiuj homoj estas egalaj".
Ne signifas ĝi ordalon, laŭ kiu, ĉiuj devas esti same traktataj de leĝo. Iu povus konstati, ke la postulo estas arbitra. Kial leĝo devus same trakti ĉiujn? Tiu ordalo estas bazita sur la tezo, se la homoj estas egalaj, do ankaŭ la leĝo devas esti egala por ĉiuj.
     La bazo estas iu fakto, sed kiu fakto ĝi estas kaj kiel ni povas decidi, ke ĝi ekzistas.
Kritikuloj neantaj la homan egalecon nombras diferencojn kiel: lerteco, kapablo, scio, karaktero kaj malsaĝe diras: "Estas evidenta kaj konata fakto, ke la homoj diferencas inter si, ne estas identaj", pri kio scias ankaŭ tiuj egalemuloj.

     Prezenti diferencojn por pruvi malegalecon estas sen senco. Tio ne konvinkas la disvastigantojn de la egaleca ideo.
Ili parolas pri egaleco, kiel fakto sendependa de tiuj diferencoj.
Estas evidenta deveno de la homoj el unu specio, kiuj havas similajn biologiajn, morfologiajn kaj fiziologiajn ecojn. Se ni pensas tiel pri ili, ni povus same diri, ke : "ĉiuj anseroj estas egalaj", aŭ "ĉiuj muŝoj estas egalaj", aŭ "ĉiuj urtikoj estas egalaj". Tiel ni tamen ne diras. La homoj estas egalaj, ne la muŝoj.
     En periodo de Racionalismo, sciencistoj kredis, ke ĉiuj homoj naskiĝas similaj al malplenaj, ne surskribitaj tabuloj kaj ĉiuj diferencoj inter ili devenas de edukado kaj influo de medio.

Nun oni ne povas kredi pri tio, ĉar ni scias, ke la homoj naskiĝas kun diversa genetika provizo. Ne ĉio jam estas esplorita, sed neniu dubas, ke ĉiu el ni estas rezulto de hereditaj ecoj kaj edukado kaj diferencas pro hereditaj propriecoj.
     Neniu asertos, ke en genoj de Hitlero estis kodita lia tuta kariero, kaj en genoj de Patrino Teresino ĉiuj ŝiaj faroj kaj pensoj. Oni povas supozi iujn unikajn heredaĵojn, kiuj ebligas, sed ne necese, por ke iu iĝu Hitlero, aŭ Patrino Teresino. Tamen ili ambaŭ apartenas ne nur al la sama biologia specio, estas egalaj ĉiuj, kvankam la plej malsimilaj.
     Certe oni povas paroli pri egaleco de la homoj laŭ religia tradicio - ne nur kristana. Ĉiuj homoj estas infanoj de la sama patro, estas juĝataj de Dio laŭ samaj mezuroj: iamaj sciencistoj, needukituloj, malriĉuloj, riĉuloj, al iu ajn klaso apartenintaj. Ili estas egalaj moralaj objektoj, al kiuj Dio ordonis iujn naturajn rajtojn kaj kapabligis ilin per propra volo obei ilin, aŭ malobei.
     Ĉu oni povas paroli pri egaleco kiel fakto, ne nur kiel ordono, sendepende de kredo, pri egaleco de homaro rilate al Dio?
Mi pensas, ke jes. Tamen tio postulas iujn moralajn premisojn kaj rilaton al konstitucio de homeco.
Oni diras, ke la homoj estas egalaj en la homa digno, kiu apartenas al ĉiu kaj kiun neniu havas rajton perforti.
Kio estas la homa digno, laŭ filozofoj nedisigebla de nia intelekto, de libera elekto inter bono kaj malbono?

     La homa digno ne estas videbla. Pli facile oni povas ĝin priskribi, kiam ĝi estas perfortata, ol kio ĝi estas. Konsiderante la homon kiel estaĵon, kiu mem, ne nepre devigata de eksteraj kondiĉoj, scias elekti inter bono kaj malbono, ni komprenas la sencon de la digno.
     Ni ne parolu pri malfeliĉaj homoj: debiloj, ne kapablaj partumi en kulturo kaj dependaj de aliuloj.
Kutime la homoj estas kapablaj elekti, estas respondecaj pri siaj faroj malbonaj, aŭ bonaj. Ĝuste tiu ĉi kapableco, ne maniero de ĝia uzado, faras ilin egalaj en digno.
Tiel esprimita homeco estas inda estimo kaj ĉiu homo meritas respekton.
Kiel ni devas trakti tiujn, kiuj uzas sian liberecon por murdi, perforti, turmenti, humiligi aliulojn? Eĉ tiujn, kiuj estas punataj, malliberigataj pro murdoj, oni ne povas trakti kontraŭ la homa digno. La digno estas nedependa de ĉio, kio la homojn diferencas t.e. de sekso, raso, nacio, edukiteco, fako, karaktero.
     Se ni kredus, ke ni estas mekanismoj, kies faroj kaj pensoj estas instigataj de eksteraj cirkonstancoj, de fizika Universo, signifo de digno estus vana kaj imago de egaleco ne havus sencon.
Aserto, ke ni estas egalaj sekvas pro tio, ke malegaleco rilate al leĝo estas kontraŭ la homa digno. Ne signifas tio rajton por postuli egalan dividon de posedaĵoj. Tia egaleco estis ofte proklamata - de mezepokaj sektoj, poste de maldekstrula Jakobenismo en revolucia Francujo, kaj en la 19-a jarcento kaj poste, de kelkaj frakcioj en socialisma movado.
     Pensado pri tiuj aferoj estis simpla: se la homoj estas egalaj, ĉiu devas ricevi samon. Tio ne estas bona rezonado. En kelkaj frakcioj de egalitarismo oni opiniis egalecon la plej grava valoro. Tial devas strebi al ĝi eĉ tiam, kiam por ĉiuj estos malpli bone, eĉ por la plej malriĉaj homoj, nur neniu povas esti pli riĉa ol aliuloj.
     En tiu ideologio ne estas grava por ke la homoj pli bone vivu, nur por ke neniu vivu pli bone ol aliulo.
Tia ideologio ne estas sento de justeco, sed sento de envio. (estas Rusa anekdoto: Dio diras al kamparano: " Vi ricevos tiom, kiom vi postulos, kaj via najbaro ricevos dufoje tiom. Kion vi volas?" La kamparano respondas: " Sinjoro Dio, elŝiru mian okulon!" Jen vera egalitarismo.).
     Tia egaleco estas ideo nerealigebla. Por ĝin enkonduki oni devus la tutan ŝtatan mastrumadon devige stiri. Ĉio devus esti planata de ŝtato. Neniu povus fari ion ajn sen ŝtata ordono. Neniu volus fari pli, ol estus devigata. Rezulte, ne nur la tuta produktado ruiniĝus, sed ankaŭ egaleco ne estus, ĉar en totalisma mastrumado malegaleco estas neevitebla.
Tion montras sperto.
     Tiuj, kiuj regas sen socia kontrolo, alproprigas al si grandajn havaĵojn materiajn kaj nemateriajn. La plej minaca estas fermo de informaĵoj kaj de partumo en regado por civitanoj. Sekvas malriĉo kaj tiraneco.
     Oni povas demandi, ĉu ebla estas memvola dividado de varoj, kiel en monaĥejo, aŭ kibuco. La respondo estas simpla. Tio ne kontraŭ staras al reguloj de kemio kaj fiziko, sed kontraŭstaras, kion ni scias, al la homaj kondutoj, almenaŭ tipaj.
Malegaleco en distribuado de varoj estas problemo sur terenoj de ekstrema mizero. Malegaleco povas esti mildigata per progresa enspeza imposto, ĝis nun la plej efika rimedo. Tamen progresa imposto superanta iun limon ruinigas tiom pagantajn riĉulojn, kiuj perdas enspezon, fermas entreprenojn, kiom malriĉulojn, kiuj estas pro tio maldungataj kaj perdas laboron.
     Ni devas konfesi, ke ekzistas certaj leĝoj de ekonomia vivo, kiuj ne povasesti nuligataj.
     Kompreneble, estas tre grave, por ke ĉiuj homoj vivu dece, sen malsato, manko de vestoj, loĝejo, medicina protekto. Iliaj infanoj povu edukiĝi. Tiuj principoj estas en civilizaciaj ŝtatoj, malgraŭ , ke ofte ne perfekte realigataj. Postulo pri egaleco de propraĵoj estas recepto por ĉies malfeliĉo. Libera ekonomio ne estas justa, sed sen ĝi estas tiraneco kaj mizero.
     Egaleco en la homa digno kaj sekvanta ĝin egaleco de leĝoj kaj devoj estas neceso, sen kiu ni estus barbaroj. Sen tiu neceso ni povus konstati, ke aliaj rasoj kaj popoloj povas esti ekstermataj, virinoj ne bezonas samajn rajtojn kiom viroj, ke oni povas murdi maljunulojn kaj invalidojn, ĉar de ili socio ne havas profiton ktp.
La kredo pri la egaleco de la homa digno gardas ne nur nian civilizacion, sed ankaŭ faras nin homoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl