Leszek Kołakowski

Pri mensogo

Komunikado de falsaj informoj estas kutimo en la naturo.
Papilio diras al birdeto: "Mi ne estas papilio, sed velkinta folio". Vespo diras al abelo: "Mi ne estas vespo, sed abelo".
Estas diferenco inter tiuj du mensogoj. Ni laŭdas papilieton, kiu ŝajnigas folion por savi vivon minacatan de la birdo.
Ni indignas pro vespo trompanta abelon, por eniri abelujon kaj ŝteli mielon pene kolektitan de abeloj.
Simile ni taksas la homajn mensogojn. Iuj nin ŝokas, aliajn ni senkulpigas.
Kelkaj filozofoj estis kontraŭ rigora kaj absoluta malpermeso por mensogo, ekz. s-ta Augusteno kaj Kanto. Laŭ ili ordono, ke en ĉiuj okazintaĵoj oni ne povas mensogi, rilate al la homa komplika vivo estas ofte kontraŭ kompato kaj socia bono.
Ni lasu la militajn regulojn, en kiuj trompado de malamiko estas necesa arto. Ni lasu diplomatecon kaj komercon.
Ekzemple, ĉu pro principo "ne mensogi" konscienco permesos al iu perfidi senkulpan homon kaj kondamni lin je morto?
Estraroj ofte mensogas al siaj civitanoj rekte, aŭ per silentado. Tio falsigas realecon. Tiuj mensogoj gardas estraron kontraŭ kritiko, kaŝas maljustaĵojn kaj erarojn.
Iuj mensogoj de regantoj estas rajtigataj por sekureco de la lando. Antaŭ planata devaluo de mono tio estas komprenata, ĉar vera informo kaŭzus financajn spekulaĵojn kaj ŝtatajn perdojn.
Sociaj virtoj diskreteco kaj afableco ofte estas ligitaj kun mensogetoj. Sen ili la kuna vivo estus pli malbona ol nun estas. Ni ne vivus en vero, sed sed en krudeco de tiuj, kiuj vere, aŭ malvere esprimas sian opinion.
Ĉu kuracisto devas informi pacienton pri lia senespera stato? Estas diversaj kutimoj en diversaj landoj.
Ne dirante veron kuracisto klarigas, ke ne volas malesperigi malsanulon kaj lian familion.
Estas okazintaĵoj, kiam oni devas mensogi por bona celo. Problemo estas, kiam "la bonan celon" precizigi. Estas tento, ke ĉiuj niaj privataj aferoj estas ĝuste "bonaj celoj". Ne ekzistas regulo, kiu ĉiujn eblecojn listigus.
Tiuj, kiuj postulas malpermeson kontraŭ mensogo argumentas, ke se ĉiu mensogus, estus tute detruita fido al la homoj. Fido estas kondiĉo de harmonio kaj kunvivado inter la homoj. Neniu kredus al iu. Se ni ne povus kredi al aliuloj, la vivo estus terura.
Ĝenerale ni sentas, kiam kredi al iu kaj kiam li volas nin trompi. Kutime la homoj mensogas por ion atingi.
Ekzistas "konstantaj mensoguloj". Mi konas verkiston al kiu oni ne kredas. Li rakontis pri sia vivo ĉiam alie, depende de cirkonstancoj kaj aŭskultantaro. Tamen la rakontoj estis interesaj kaj gajaj, do oni aŭskultis ilin kun plezuro, malgraŭ, ke ne estis veraj.
Estas patologiaj mensoguloj, kiuj ne povas diri veron. Ili ŝanĝas kaj falsigas ĉion sen kialo kaj imago. Ili estas malestimataj kaj neniu al ili kredas.
Kutimaj mensogoj en politiko, komerco, milito ne detruas privatan fidon inter la homoj, ĉar ĉiuj estas atentemaj kaj scias, kiu kaj kial volas ilin trompi.
En ĉiuj landoj estas malpermesataj mensogaj reklamoj. Punataj estas la reklamoj, kiuj la akvon el krano en botelo konsilas kiel efikan kuracilon kontraŭ kancero. Tamen oni povas reklami, ke iu sapo, aŭ biero estas la plej bona en la mondo. La celo ne estas por ke ni kredu tion, sed memoru aspekton de la produktaĵo. Post ofta rigardado en TV, vidante ĝin en vendejo, ni opinias ĝin jam konata, malgraŭ ke neniam uzata. Reklamo influas nian subkonsciencon.
Politika mensogo estas limigita en demokratiaj ŝtatoj pro libera esprimado de kritiko kaj opinio.
Iu ministro povas kaŝi, ke ion scias, sed rekte ne mensogas.
En totalismaj landoj kaj komunismaj dum Stalina regado ne estis limo inter vero kaj mensogo. La homoj pro timo ripetis "ĝustajn vortojn" kaj preskaŭ kredis al ili. Partiaj gvidantoj ofte estis viktimoj de propraj mensogoj. La celo de politikaj mensogoj estis malapero de diferenco inter vero kaj malvero. Por ke en civitana konscienco firmiĝu, kion "politike ĝustan" oni devas diri. Tio permesis falsi historion kaj detrui veron. La celo ne tute estis atingebla, sed kaŭzis grandegajn domaĝojn en Sovetunio. En Pollando la domaĝoj estis malpli grandaj, ĉar totalismo ne atingis tian nivelon.
Vortlibero kaj kritiko ne povas elimini politikan mensogon, sed povas revenigi veran sencon al la votoj: mensogo, vero, veremo.
Pro tio, ke iam mensogo povas servi al bona afero, oni ne povas aserti, ke mensogo estas iam bona, iam malbona.
Tiu malprecizeco rajtigus ĉiujn mensogojn. Oni devas instrui infanojn, ke mensogo estas malbona sen escepto. Tiel ili mensogante sentos sin kulpaj.
Se la absoluta malpermeso kontraŭ mensogo estas senefika, aŭ kolizias kun pli gravaj bezonoj, kiel trovi ĝeneralan regulon por esceptaj situacioj?
Tia regulo ne ekzistas.
Oni povas krei moralajn helpilojn
Unue, ne mensogi al mi mem Ne trompi min mem. Esti konscienca, ke mi mensogas eĉ en bona intenco kaj esti certa pri tio.
Due, senkulpigo pro mensogo estas suspektinda, se la bona afero estas nia privata.
Trie, oni devas memori, ke mensogo estas nemorala, eĉ tiu permesata en bona intenco.
Kvare, mensogo domaĝas aliulon, kaj ankaŭ mensogulon, ruinigante lian karakteron.
Memoro pri tiuj ĉi reguloj ne kaŭzos, ke ni iĝos senkulpaj kaj sanktaj, ne forigos mensogon el la mondo, sed instruos nin sekure uzi ĝin, se tio estas necesa.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl