Leszek Kołakowski

Pri virto

     La vorto "virto" estis ridiga en la pola lingvo. Certe pro la troa uzo en unu kunteksto - nomi seksan purecon de junulinoj.
Oni diris "virto virgulina", "ŝi perdis virton", "li volis senvirguligi ŝin". Nun oni jam ne multe pri tio parolas, sed nia cinika jarcento senvalorigis la vorton. Mi ne scias, kial ĉe ni la vorton virto oni limigis al tiu senco.
En aliaj landoj ne estas tiel.
     Mankas vorto por kune nomi ĉiujn moralajn valorojn. Ne estas io ridinda en la esprimoj "civitana virto, virtoj militaj, virtoj intelektaj, virtoj komercaj".
Bone estus peni, por al la vorto virto, virton redoni.
     Ni ne bezonas vorton je tiom vasta signifo kiun havis antikvaj Grekoj uzatan por ĉiuj valoraj ecoj ne nur homaj ekz. virto de kampo pro abunda rikolto, virto de tranĉilo, kiu bone tranĉas ktp.
     En antikva latino la vorto rilatis al vireco.
Ni lernas virtojn per edukado en medio simile kiel lernas manĝi per tranĉilo kaj forko, aŭ naĝi. Saĝa estas malnova diraĵo: "Oni ne lernos naĝi ne enirante akvon".
     Infano ne lernos manĝi eĉ per la plej detala libra instrukcio, ĉar enuiĝos. Simile ne utilaj estas lernolibroj pri virtoj, se la virtoj mankas en la vivo. Kiam malaperas virto, tiam socio malaperas kaj libroj ne helpos
     Pastro citanta evangelion, kiu blasfemas kaj minacas, ne estas instruisto pri virtoj, sed detruas ilin. Same riĉa financisto krianta pri la homa avido.
Malmulte ni gajnas el lernolibroj pri moralaj ecoj, multe el spertoj vivante inter la homoj praktikantaj ilin.
     Stoikistoj diris, ke premio pro virto estas virto mem. Premio por la justa homo estas tio, ke li estas justa. La? ili ne havante iun virton, ni ne havas ĉiujn, ĉar ni praktikas nur tiujn, kiuj estas por ni oportunaj. Do kredante, ke ĉiuj virtoj estas bonaj ni havu ilin ĉiujn. Alie ne virto estas nia motivo.
Tia kompreno estas tro rigora kaj neebla por plenumo. Diri al iu: "vi estas perfekta", al aliulo "vi estas morala nulo" estas malsekura en edukado. Tiu "nulo" pensos: "Perfektecon mi neniam atingos, tial estas indiferente kion mi faras".
La homoj povas havi iujn bonajn ecojn ne pro kalkulado, sed ne havi aliajn.
      Oni povas esti la homo justa, saĝa, sed nekuraĝa; la homo helpema, diranta veron, sed ne persista en laboro ktp.
El tiu ĉi stoisma doktrino oni povas konstati, ke virtoj reciproke sin fortigas kaj havante iun, pli facile oni akiras sekvajn.
La rigora doktrino "ĉion, aŭ nenion" povas gvidi al fanatikeco. Rigora aplikado de virtoj estas neeltenebla por la virtulo kaj lia medio.
Kuraĝo povas ŝanĝiĝi en nepripensan stultan aŭdacon. Rigora justeco gvidas al krueleco. Juĝisto ne konsideras kaŭzojn kaj cirkonstancojn, sed kontentigas sian orgojlon. Veremo povas esti bruta kaj sensenta je homaj ĉagreno kaj sufero. Saĝeco ofte estas preteksto por forkuro de vivaj konfliktoj. La principo: "ne ĉagrenu iun" kaŭzas senliman permeson por malbono.
La homoj edukataj en batalemaj gentoj iĝas kuraĝaj, brave eltenas fizikajn suferojn, sed ofte estas kruelaj.
Akademiaj intelektuloj certaj pri sia grava misio ne ĉeestas en urĝaj publikaj aferoj, ankaŭ pro tio por ne riski karieron.
Tamen la virto de civitana respondeco, kiun iuj opinias kiel sian devon por kunregi en socio, povas kaŭzi konstantan kverelon. Ili altrudas sian volon, ne diferencas gravaĵojn de malgravaĵoj, ne volas kompreni aliajn personojn.
      Ne estas vero, ke ĉiuj niaj virtoj estas kovriloj por nia egoismo, kiel instruis Rochefoucault. El ĉiu bono oni povas fari malbonon kaj ne rimarki tion.
Ni ne povas postuli, ke ĉiuj estu perfektaj. Facile estas priskribi virtojn. Praktikado ilin postulas komprenon pri senfina komplikado de la homaj aferoj. Tiu kompreno estas efiko de sperto atingata dum kunvivo inter bonaj kaj prudentaj homoj.
Ĉiuj ĉi konstatoj estas veroj konataj kaj banalaj.
Utile estas ilin ripeti, ĉar instruas nin pri ni mem, pensigas pri veraj motivoj de niaj agoj. Memmensogo kaj memkontento estas oftaj.
Ne ĉiuj virtoj same degeneriĝas. Simpatio al la homoj daŭras pli longe.
Estimo por vero povas iĝi fanatismo, precipe, kiam iu sentas sin posedanto de la vero.
Pardonemo estas pli sekura ol kuraĝo.
Ĉio ĉi estas komplika en libroj. En la vivo estas pli simpla, ĉar propraj kaj aliulaj spertoj preparas nin al virtoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl