Leszek Kołakowski

Pri konscienco

     Ĉiu el ni komprenas, kion signifas diraŭo "Mi devus tion fari, sed mia konscienco ne permesas tion".
Eble ŝajnas tio stranga, ke konscienco ne permesas ion fari, pri kio la persono scias, ke devas esti farata.
     Ekzistas du diversaj aferoj: esti konscia, ke ion oni devas fari sur bazo de akceptita, morala doktrino kaj sperti kontraŭan devon.
Povas okazi, ke mi konsentas kun moralaj reguloj, laŭ kiuj mi devas ion fari, sed ne povas, ĉar tio ĉagrenigus miajn amikojn, kiujn mi amas. Tio ne devas esti konflikto inter du principoj.
Ofte estas tio konflikto inter principa moralo kaj senpera sperto, kiu ankaŭ povas esti morala.
Konscienco ne konsistas el principoj, ne estas doktrino, aŭ ideologio, ĝi estas sentema, ena instanco, kiun ni konas, ĉar ĝi aperas, ordonas aŭ malpermesas ion al ni.
     Doktrinoj povas esti veraj, aŭ falsaj, ĝustaj, aŭ malĝustaj. Ordonoj kaj malpermesoj simple okazas en nia konscienco. Kiu ilin esprimas?
Sociologo certe diros: socio, kiu estas en ni, kiun ni akceptis. Frojdano diros: supra memo. Teologo diros: tio estas voĉo de konscienco, donita de Dio natura leĝo. Sociobiologo klarigos: ĉiuj bestaj specioj havas bremsilojn, malpermesantajn lezi, aŭ murdi estaĵojn de sama specio. Nur ĉe la homoj tiuj mekanismoj estas malfortaj. Tial naturo por savi specion kaŭzis, ke la homoj elpensis moralajn, aŭ religiajn doktrinojn kaj Dion. Tiuj fortoj devas nin timigi kaj anstataŭas prabremsilojn.
     Mi ne volas diskuti pri tio, eĉ demandi la aŭ torojn de kie ili tion scias. Ni povas konsideri konsciencon sendepende, ĉu ĝi devenas de Dio, biologio, socio, aŭ de ili kune.
Supozante, ke ni mem ordonas al ni, la ordonoj estas en ni, kiel senpersonaj gardistoj. Ni ne povas ilin ŝanĝi. Ili estas parto de nia sperto, do kvazaŭ parto de ni, sed ankaŭ estas kvazaŭ ekstera, sendependa forto.
      Ĉu ĉiuj havas tian sian tribunalon? Oni dubas pri tio vidante homojn, kiuj faras abomenajn murdojn, ne sentas kulpon, nur bedaŭras, ke oni kaptis ilin. Tiaj homoj estas lezitaj anime, sed ekzistas.
Ordonoj de konscienco estas pli aŭ malpli facilaj por venki ilin, kiam oni renkontas aliajn motivojn. Konscienco ne estas konstante aganta, aŭdebla atentigilo. Ĝiajn admonojn, alvokojn, bedaŭrojn oni aŭdas, kiam niaj instinktoj kaj volo igas nin al io, al kio konscienco kontraŭstaras kiel gardisto, aŭ alarma sistemo.
     Ĉu ni sekvos konsciencon, aŭ aliajn dezirojn kaj emojn, ne estos tio batalo inter du malaj faktoroj el kiuj unu devas venki. Se ni povus anticipe kalkuli iliajn fortojn, ni povus scii, kio okazos. Se fakte kunpuŝus du sendependaj, sed homogenaj fortoj je malsama maso, ni ne havus konsciencriproĉojn farinte ion kontraŭan al nia scio pri bono kaj malbono.
Ni dirus, ke tiu pli forta maso venkis malfortan simile kiom ŝarĝaŭto frakasas malgrandan personan aŭton en mekanika kolizio. Tio estus la akcidento, laŭ natura leĝo.
     Tiel pensante, ni neas niajn liberecon kaj respondecon. Ni ne povis obei konsciencon, ĉar pli granda forto venkis. Do ni ne devas ĉagreniĝi.
La konscienco ne ekzistas, se ne estas sento de kulpo, kaj riproĉoj de konsienco. Kiam ili estas, estas atesto, ke ni povus fari alie, kredante pri nia libereco.
     La konsciencriproĉoj estas nerefutebla pruvo de nia libera volo. Estas vero, ke karaktero de tia konflikto kaj forto de tento estas diversaj, dependaj de diversaj cirkonstancoj.
Imagu, ke mi trovis monujon kaj dokumentojn kun adreso de posedanto. Ŝtelante ĝin mi ne riskas, ke oni kaptos min. Se ne estas multe da mono, kiu bonigus mian situacion, redono de la monujo estas por mi pli profita, mi ne sentos min ŝtelisto.
La memkontento pro propra morala, aŭ anima stato estas grava.
Tiam oni povas diri, ke mia konscienco agas.
Kiam estas multe da mono en la monujo, kaj mi ĵus havas financajn problemojn minacantajn al mi kaj mia familio, oni povas diri, ke la tento estas forta, sed ne, ke ĝi estas nerefutebla, kaj mi estas senlibera.
     Certe la homoj faras krimojn en kondiĉoj pro kiuj ni estas pretaj senkulpigi ilin (mensogo por iu bona afero, ŝtelo por iun savi, ŝtelo pro vera malsato). Tio ne ŝanĝas nian opinion pri libera agado, montras nur, ke tre rigoraj moralaj reguloj ofte ne kongruas kun realeco de la mondo. Ili memorigas la veron konatan de infaneco, ke la homaj aferoj estas dusencaj.
     Faktoj kaj situacioj en kiuj vekiĝas konscienco kaj frapas al pordo estas fiksitaj de la kultura tradicio, edukado kaj religio. Ni ne povas aserti, ke estas nenio pli, neniuj provizoj de la homa naturo, historie neŝanĝeblaj.
Pia Judo povas havi konsciencriproĉojn pro gustumo de omaro, kaj pia kristano pro forgesita peko dum konfeso.
     La homoj kiuj ne montras posedon de konscienco, ne estas pruvo kontraŭ esto de tiu gardisto. Ili ne apartenas al civilizacio. Ĉu iliaj psikopataj ecoj estas hereditaj, aŭ akiritaj pro edukado, mi ne povas konstati.
Simile al civilizacio ne apartenas personoj kun tre damaŭita cerbo, ne povantaj partumi en simpla komuna vivo, aŭ personoj kun maljunula demenco. Ili estas kazoj de granda invalideco. Ni dubas, ĉu ili estas parto de nia specio, se ne, oni ne devas kaj ne povas ilin mortigi.
Ĉu la homoj ĝenerale normalaj, sed nekapablaj aŭskulti sian konsciencon, forigis ĝin, aŭ ne havas ĝin, ĉu ili povas esti ankoraŭ edukotaj kaj sentigotaj? Tion oni ne povas aserti. Pli sekure estas esperi, ke tio estas ebla.
     Certe estas vero de ĉiutaga sperto, ke konsciencon, aŭ ĝian parton oni povas perdi pro kutimo.
Mi imagas krudulon torturantan kaj murdantan malliberulojn en prizono, pro sia potenco. Li komence havis konsciencon, sed premas ĝin en la nomo de iu ideologio, kaj senkulpigas sian profesion. Poste li perdas sentemon kaj la laboron traktas kvazaŭ li mortigus kulojn.
     Oni povas demandi, kiam vere okazas konflikto inter konscienco kaj iu aprobata morala regulo, kiun oni devas obei. Ne estas sola serioza respondo malpermesanta esceptojn.
Estas permesate riski supozon, ke obei konsciencon estas pli sekure, ĝi malpli nin trompas, ol moralaj principoj, kiujn ni ĉiam scias ĝustigi por nia profito.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl