Pri envio
El ĉiuj sep principaj pekoj, plej facile estas pardoni mallaboremon kaj manĝegemon. Plej da damaĝoj, malfeliĉoj kaj militoj estas kaŭzataj pro envio. Mallaboremon en iuj situacioj oni povas demonstri.
Ies manĝemego pli ridigas nin ol ŝokas. Envion neniu ŝaras montri, sed ago farata pro envio estas nemorala. Envio estas universala emocio. Por ne havi ĝin oni devas posedi specialan moralan senton. Nemultaj homoj estas tiuj feliĉuloj.
La kondiĉoj kaŭzantaj envion estas universalaj. Neniu, eĉ tiu la plej donacita de sorto havas ĉion. Ĉiam estas personoj havantaj iom pli da mono, famo, sukceso, talento, sano, amikoj, sukceso en amo, feliĉo en familio por provoki envion.
Se estus feliĉulo havanta ĉiujn tiujn bonaĵojn, li plu estus envia, ĉar ebla estas, ke iu havas iom pli da io.
Envia emocio havas du flankojn. Ambaŭ estas tipe homaj.
La unua: "Mi volas samon, kion li havas". La dua: "Mi ne volas, ke li havu pli ol mi".
La bestoj batalas pro malsato, aŭ sekso. Sata urso ne elŝiras fiŝon, de alia urso, por ke tiu esu malsata.
La homaj bezonoj ne havas fiziologiajn limojn. La homoj neniam estas kontentaj pro posedata famo, mono, sukceso, respekto. Pro la kreskantaj bezonoj ili estas kreopovaj, aŭ malfeliĉaj. Neplenumitaj deziroj estas impulso al kreado, aŭ sento de malvaloro. Envio malgraŭ, ke estas homa emocio, ne estas normala instinkto kiom timo kaj malsato. Se ĝi estas eco de individuo, ne postulas ideologion, aŭ doktrinon, Se envio estas socia afero, oni ĝin ideologie motivas. Ĝi estas nomata deziro de justeco, postulo de rekompenco pro damaĝoj.
En la socioj kun diversaj klasoj malriĉecon oni traktas kiel naturan dian volon, ordon de la mondo. Alie oni konstante ribelus kontraŭ riĉuloj en la nomo de justeco.Tie malofte tio okazas.
Nun, kiam ĉiuj vidas en televido egan lukson, riĉecon, famon, oni ne povas atendi, ke malriĉuloj aprobos tion kiel naturan justecon. Kio estas vera manko por homo malfacile estas precizigi. Malriĉeco estas, se ies vivnivelo estas nesufiĉa por fizilogia funkciado.
Mi povas havi multe da nutraĵo por mi kaj mia familio, loĝejon, sanprotekton, edukadon kaj malgraŭ tio esti freneze envia, ke iuj havas pli.
Oni ne povas mezuri, kiam malriĉeco estas jam danĝera, kiam postuloj je justeco estas veraj, kaj ne nur envio. Pri malfeliĉoj kaŭzataj de egalecaj ideologioj rakontas historio. Malofte religiaj predikoj pri envio estas senefikaj. Eble eklezion ĝenas iamaj papoj, kiuj postulis konsenton kun malegaleco, kierarkioj kaj klasoj, kiel kun dia ordo. Hodiaŭ eklezio kondamnas malegalecon, malriĉecon, instigas malriĉulojn por memdefendo kaj riĉulojn por oferemo. Malgraŭ tio envio ne malaperas en moralaj kaj politikaj kategorioj.
Kiom da envio estas en socio ne estas kalkulebla. Esploro de publika opinio ne estas kredinda.
Iu verkisto frenezis pro Nobelpremio de alia. Estas diversaj tradicioj. Usona civito, kiu kreiĝis sen klasa kierarkio, sen aristokrataro kaj privilegioj estas malpli envia. Pollando estas por ĝi bona loko. Usona komercisto kutime veturas per luksa aŭto, kiu atestas pri lia bona financa stato. La aŭto estas lia propra faka kosto. Usona profesoro veturas per eluzita aŭto. Tiu ne malvalorigas lin.
Envio estas direktata al la homoj de la sama profesio. Ne estante aktoro mi ne envias famon al aktoroj.
Ne tro bona pentristo, envias pro sukceso de pli bonaj kolegoj. Strebado por atingo nivelon de pli bonaj personoj instigas al laboro. Kiam pro envio oni volas damaĝi al sukcesinto nur por ke li estu sur mia nivelo ne pli, estas agado detrua.
Ĉu oni povas venki envion?. Ne. Envion pro sociaj problemoj ĝustaj, aŭ neĝustaj oni povas nur mildigi. Personan envion ni povas malfortigi per intelekto, kiu estas necesa. Malamo individua, komuna, etna, aŭ klasa ofte alprenas ideologian pravigon kiel: "Tiuj (nomoj de nacioj) faris al ni tiom da malfeliĉoj.. Tiu homo tre malriĉigis min"
Tiuj maljustaĵoj povas esti faktaj, aŭ imaginitaj, aŭ troigitaj, sed ŝajne pravigas malamon. Envio estas honta kaj oni ne devas apogi ĝin. Tamen kaŝi envion estas malfacile. Tial enviuloj malkaŝas sian fiecon, se eĉ ili mem ne vidas ĝin. Envio pli domaĝas enviulon ol la celaton. La atakata homo povas tion neglekti. Atakanto ridindigas sin mem.
La germana diraĵo estas: "Envio estas pasio, kiu obstine serĉas tion, kio suferigas". Antystenes diris: "Ilia karaktero manĝegas ilin same kiel rusto feron. Se ili daŭras en tiu stulta emocio, neniam ekkonos la vivĝojon pri kiu revas".
Tradukis Danuta Kowalska