Pri grandega perfido
Ni naskiĝas en iu etna komunumo kaj tiu ĉi aparteno estas al ni donata. Ni ne elektas nian nacion kaj nian familion. Niaj postaj ligoj kun la homoj - amikaj, fakaj, politikaj, seksaj, sociaj - estas jam nia elekto.
Oni povus ŝajne pensi, ke pro nia lokigo en la mondo, nedependa de nia volo, ni ne respondecas. Mi ne enskribis min al mia nacio, mi ne petis miajn gepatrojn, ke ili vivigu min.
Ni respondecas nur pro propra elekto. En realeco, niaj agoj estas inversaj. Ĵus lojaleco al nacio, familio, proksimuloj estas senkondiĉa devo, kaj perfido rilate al ili precipe punenda.
Aliajn ligojn, kiujn ni mem elektas, ekzemple politikajn partiojn ni povas forlasi sen kondamno.
Inter tiuj du lojalecoj ekzistas lojaleco meza, al religia organizaĵo, aŭ eklezio. La religia aparteneco ne estas al ni donita per sango ("la homoj ne naskiĝas kristanoj, sed iĝas kristanoj" - diris sankta Hieronimo).
Tamen medio en kiu ni naskiĝas, decidas pri tio.
En la komunumoj, kiam beboj estas tuj babtataj post naskiĝo, la religia aparteneco estas familia efiko. Tial ŝanĝo de konfesio, aŭ forlaso de religia komunumo estas por ĝi doloriga kaj kondamnenda.
En Islamo forlaso de la religio kaŭzas mortigon.
Komunumoj al kiu la homo apartenas pro propra volo, ekzemple politikaj partioj, devas klarigi sian ekziston, al kio ili servas, kiajn taskojn ili plenumas.
Eklezio estas portanto de vero kaj distribuanto de havaĵoj bezonaj por eterna vivo.
Partio ankaŭ estas portanto de vero kaj energio, kiu garantias la vivon sur Tero konstruante perfektan mondon, detruante malamikojn de tiu perfekta mondo, aŭ almenaŭ aferojn, kiuj estas necesaj por bona vivo de la homaro.
Imagu, ke mi estas ano de sekto. En iu momento mi rimarkas, ke la sekto estas kreaĵo de ĉarlatano kaj trompisto, kiu nomas sin Dio por siaj kredantoj, postulas seksajn servojn kaj alproprigas al si ilian monon.
Do mi forlasas la sekton. Laŭ la sektanoj mi perfidas ilin.
Simile mi povas forlasi partion konstatante, ke ĝia celo estas malliberigo ne liberigo de la homoj.
Tiun vorton "perfido" rilate al mi esprimas la sektanoj, aŭ partianoj, ne aliuloj.
La vorto ne estas neŭtrala, ĝi kondamnas. Plej multaj personoj ne kondamnas tiujn, kiuj forlasis sekton, faŝisman aŭ komunisman partiojn.
La vorton "perfidi" ni uzas nur tiam, kiam oni ne povas diri, ke perfido estas io bona, ĉar perfidita komunumo meritas ĝin.
Ĉu io estas, aŭ ne estas perfido decidas pri tio mia propra opinio.
Germano, kiu dum milito laboris por aliancanoj, malamikoj de la Hitlera ŝtato, tiam ne estis perfidulo, sed defendanto de bona afero.
Do ni opinias, ke io estas perfido, aŭ ne, depende de tio, kio laŭ ni estas morala, aŭ almenaŭ morale bona. Tuj ni vidas, ke estas komplikaĵoj.
Ni ne volas diri, ke perfido estas bona. Tial en nocion de perfido ni metas niajn opiniojn, kiuj ne devas esti evidentaj.
Certe kaŭzi morton de iu, kiu meritas nian lojalecon estas abomena perfido. Tial Judaso kaj Brutuso sidas sur la fundo de Danta infero.
Tamen Hitlero havis rajton atendi lojalecon de siaj generaloj, kiuj lin forlasis kaj intencis mortigi, sed ni ne sendos ilin al infero.
Ni povas diri: io alia estas ŝtato, io alia estas popolo.
Por bono de la popolo oni povas perfidi ŝtaton, kiu estas malbona, eĉ se estas apogata de granda parto de la popolo, eĉ se ĝi estas suverena,
kiom Hitlera Germanujo, aŭ Soveta Unio de Stalino, kaj ne perforte malliberigita, kiom Meza Eŭropo post La Dua Mondmilito..
En nia dudeka jarcento malfacile estas ripeti la diraĵon: "estas bona, aŭ malbona, sed ĝi estas mia lando". En la deknaŭa jarcento pli facile estis konsenti, ke oni ne povas perfidi reĝon,
aŭ ŝtaton eĉ tre malbonajn, se la ŝtato estas mia, ne de okupanto. En nuna jarcento ne decidas korligo kun tradicio, ne nacia lojaleco, sed ideologio mem. Se ideologio estas prava, perfido ne estas perfido.
Ni ne povas certe opinii, ke perfido estas ĝusta, se la ŝtato ne estas rajtigita.
Laŭ kiuj kriterioj ni decidas pri neleĝa ŝtato?.
Laŭ internacia leĝo ĉiu ŝtato agnoskata de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj estas rajtigita. Inter aliaj estas la plej abomenaj ekstermismaj ŝtatoj. Perfidi tian ŝtaton ŝajnas merito.
Tamen, se ideologioj estas diferencaj, oni ne povas decidi, kio estas perfido.
Sovetaj agentoj agantaj kontraŭ demokratiaj landoj, por helpi al komunista tiraneco, faris tion pro ideologiaj motivoj, almenaŭ komence. Dum la lastaj jardekoj ili spionis por mono, aŭ pro ĉantaĝo. Ĉu oni povas diri, ke la Soveta spionaro en Kembriĝo estis prava, ĉar idea? Se estis neprava, ĉu pro tio, ke la ideologio estis misa, aŭ krima?.
Ideologiaj motivoj ofte estas nur emocioj kaj se emocioj povus rajtigi, ĉio estus rajtigita kaj nocio de perfido mem kiom malbono perdus la sencon.
Ni sentas, ke oni ne povas konsenti kun dusenceco de perfido. La nocio de perfido kiel malbona ago estas bezona. Ni povas ĝin priskribi sen politika ideologio aŭ filozofio.
Ni bezonas simplajn diferencojn inter bono kaj malbono.
La homoj, kiuj perfidas sekretojn de aliuloj por propra profito, aŭ distro estas perfiduloj.
Kiam perfidataj kaj lasataj estas unuopaj personoj plej facile estas diri, kio estas perfido, eĉ se la perfido estas pardonita de viktimo.
Ekzemple sankta Petro, kiu perfidis sian Majstron kaj Savanton en danĝero, malgraŭ tio estis elektita de Kristo, kiel lia anstataŭ anto kaj konstruanto de eklezio.
Teologiajn interpretojn de tiu faro ni povas preterlasi.
Politika perfido kutime estas dusenca.
Unue, bono kaj malbono plej ofte ne estas en politiko klare disigitaj. Malofte okazas situacioj tiom klaraj, unusencaj kiom dum La Dua Mondmilito.
Due, ni devas diferencigi pli grandan kaj malpli grandan malbonon. Oni devas konstati, ke la homoj kiuj spionis dum la milito por Soveta Agentejo kontraŭ faŝistoj, faris bone malgraŭ nia kono pri komunismo kaj de postmilitaj efikoj.
Ili agis kontraŭ la plej malbona demono, Hitlera ŝtato.
Trie, oni ne povas forgesi motivojn. La homoj, kiuj perfidas malbonan aferon por propra profito, ne ke la afero estas malbona, ne meritas estimon. Alie, tiuj, kiuj servas por evidente malbona afero pro ideo, ne egoismo, ankaŭ ne estas pravigitaj.
Nenion ni povas fari, ke en politiko ne estas absoluta bono. Tio sugestas supozon, ke ankaŭ ne estas absoluta malbono. Tio estas jam pli duba. La homoj ofte kverelos pro taksado de diversaj kazoj, kiu ago estas perfido. Tamen, se estas eta dubo, kiam viktimoj estas unuopuloj, ni ĝenerale scias kion pensi. Sciante tiujn opiniojn ni havos malpli da duboj tie, kie la afero rilatas al ŝtatoj, popoloj kaj eklezioj.
Tradukis Danuta Kowalska