Pri lukso
Ni ofte uzas la vorton "lukso" kaj ĝia senco ŝajnas al ni klara. Ni scias kion signifas la diraĵoj: "Tiuj homoj vivas en lukso, kaj mizerego de aliuloj estas por ili indiferenta", "mi ne povas aĉeti tiom luksan aŭton", "lukso estas mallaŭdata, sed agrabla".
Tamen, kiam ni provas difini la vorton, tuj okazas, ke tio estas neebla. Plej facile ni konkludas, ke lukso estas io, kion la homoj deziras, sed ne bezonas, io, sen kio oni povas bone vivi. Ni povas vivi sen arto, sen muziko, sen literaturo,
sen vino, sed ni ne volas diri, ke profitante el arto, muziko, literaturo, kaj vino estas vivi en lukso.
Nekalkuleblajn eltrovaĵojn de moderna tekniko ni traktas kiel objektojn preskaŭ donitajn de naturo kaj ne opinias elektron, televidilon, aŭton luksaĵoj.
Tamen ni scias, ke la homaro dum pli longa tempo de sia ekzisto vivis sen tiuj novaĵoj, do ili ne estas necesaj; la homaro vivis ankaŭ sen legado, skribado kaj metalaj iloj;
ĉu ni diru, ke ni "vere" ne bezonas tiujn eltrovaĵojn?.
Nepre bezona por travivi estas nur plenumo de bazaj fiziologiaj bezonoj. Oni povas aserti, ke ĉio plia estas lukso. Forigi lukson signifus reveni al la epoko de paleolitiko.
Ne multaj personoj ĝojus pro tiu ĉi projekto, sed certe ĉiu havas iun propran nebulan ideon de lukso(kiel objekto puninda). Lukso estas tio, kion mi ne deziras, sed deziras aliuloj. Tio, kion mi deziras apartenas al "realaj" bezonoj,
aliaj objektoj povas esti dezirataj, sed ne estas bezonataj.
Facile estas rimarki, ke diferencigi tion, kion la homoj deziras kaj tion, kion ili vere bezonas estas arbitra, eĉ neserioza juĝo. Imagu, se mi havas unu modestan aŭton kaj ne bezonas pli,
kial kaj laŭ kiuj kriterioj mi oponu, ke tiu, kiu havas, (aŭ volus havi) tri aŭtojn vere ne bezonas ilin kaj ilia supozebla bezono estas kaprico, aŭ revo?.
Ĉu ne pli ĝuste estas diri, ke tio, kion la homoj deziras, tion ili bezonas?. La tuta evoluo de la homaro estas efiko de tio,
ke aperas novaj bezonoj kaj novaj rimedoj por ilin plenumi. Se ĉiuj tiuj bezonoj estas eroj de kulturo, ne de naturo, ideologo postulanta revenon al naturo povus ilin kondamni kiom "arte faritaj".
Nemultaj el ni obeus lin. La homoj vivis sen aŭtoj kaj glaciŝrankoj, sed kiam tiuj utilaj aĵoj estas atingeblaj, ni ne povas imagi la vivon sen ili.
Do, ĉu la nocio de lukso estas neutila kaj sensenca?. Ne, sed oni devus pripensi, ĉu estas aliaj kriterioj kongruaj kun nia simpla intuicio rilate al tiuj aferoj.
Kiam naskiĝas novaj bezonoj, aperas novaj malegalecoj. Iuj aĵoj iam luksaj, iĝas ĝenerale atingeblaj, almenaŭ en pli riĉaj globpartoj, aliaj ne. Ne estas eble doni al ĉiu kastelon ĉe Luaro.
Oni povas (teorie) kaŭzi revoluciojn anarkian, aŭ bolŝevikan, eksproprietigi ĉiujn posedantojn de la kasteloj, sed tiam la kasteloj anstataŭ aparteni al aristokrataj familioj apartenos al sekretarioj de reganta partio.
Ne estas tio profito inda de milionoj da kadavroj, kiujn la revolucio devus produkti.
Neniu neas, ke oni devas pensi pri plibonigo de la vivo por malriĉuloj, venki malsaton, mankon de bazaj posedaĵoj.
Eble oni ne devas batali kontraŭ lukso - kiel ajn difinata - kaj forigon de lukso trakti kiel prioritaton. Ne nobla ideo gvidas tiun batalon, sed envio. De alia flanko ŝokas nin insuloj de lukso en la maro de ekstrema mizero.
Ĉu ni povus difini lukson ne por forigi ĝin, ne por forpreni ĝin de riĉuloj, sed nur por teoria profito?
Jen ekzemplo. Kiam ekzistis nur la mekanikaj horloĝoj de la firmao Pateko-Filipo ili kostis fortunon kaj havis famon de la plej precizaj kaj la plej fidindaj en la mondo.
Hodiaŭ iu alia horloĝo kontraŭ 25 dolarojn estas certe same tiom preciza kiom tiu de Pateko, sed la horloĝoj de Pateko plu kostas fortunon kaj estas aĉetataj. Ŝajnas do, ke kvalito de la horloĝo mezuranta precize la tempon, ne estas grava,
ke ne grava estas funkcio montranta trapason de la tempo, sed io alia.
Kial la homoj aĉetas la horloĝojn de Pateko?
Ĉu por montri al aliuloj, ke estas riĉaj?. Ĉu por si mem senĉese memorigi, ke ili estas riĉaj? Estas multaj ekzemploj.
Ege luksaj aŭtoj "Jaguaro", aŭ "Feraro", certe estas pli bonaj ol modesta "Fordo" pro diversaj kialoj. Ili kostas 30 ĝis 50 oble pli, sed dube estas ĉu ili estas tiom pli bonaj.
Oni povas supozi, ke pro konstanta progreso de kopia tekniko de bildoj, ĉiu povos havi en sia hejmo kopion de Vangogo, aŭ Vermero, kiuj estos ne eblaj por diferencigi ilin de originaloj. Tamen iuj bildoj de Vangogo aperos dum aŭkcio kaj iuj tre riĉaj homoj aĉetados ilin pagante milionojn.
Ĉu tio estas snobismo?. Povas esti. Sed, ĉ u ne estas tiel, ke ĉiu volus havi en sia hejmo veran Vangogon, ol idealan kopion?. Ĉu ne estas simpla kontentigo - havi ion unikan en la mondo, aŭtentan?.
Ĉu tia kontentigo estas necese kondamnenda?.
La homaj bezonoj kaj la homa avido ne havas limojn, kion ni scias. Pro tio justa kaj universe deviga difino de lukso ŝajnas neebla. Kio estas, aŭ ne estas lukso oni rilatas al iuj civilizacioj, historiaj kondiĉoj, al iu lando, aŭ socia klaso.
Avido, malgraŭ morale punenda kaj respondeca pro multaj krimoj, kiujn la homoj faras, respondecas ankaŭ(same tiom, kiom mallaboremo) je la plej gravaj teknikaj eltrovaĵoj, kiuj faras nian vivon pli facilan, pli komfortan, pli luksan (en neutrala, morala senco).
Male, provoj por likvidi avidon per instituciaj rimedoj kaŭzas amason da suferoj kaj mizero.
Malagrable estas tiun malnovan veron aprobi, ni preferas kredi, ke tio, kio morale estas bona, devas esti bona por ĉio. Diversaj filozofoj kune kun Heglo kaj Lajbnico sciis, ke ne estas tiel, ankaŭ iuj filologoj diris pri neintencaj efikoj de la unua peko.
Kalvinistoj kondamnis lukson kiel vivstilon, ili kondamnis troan konsumadon, volis malgrandigi diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj en ĉiutagaj kutimoj, sed ne kondamnis kolektadon de riĉaĵoj, male, instigis al tio ne dirante la vorton "avido".
Katolikoj abstrakte kondamnis avidon, sed ne lukson, kiun ofte montris Papaj palacoj.
La vortoj de Kristo rilataj al riĉuloj hodiaŭ ne ofte estas citataj kiel rekomendataj reguloj.
Eblaj estas aliaj diferencoj. La horloĝoj de Pateko estas tre kostaj kaj neatingeblaj por multaj el ni. Tamen ili ne estas ostentaciaj pro sia valoro. La horloĝoj ne estas por parvenuoj, ili ŝatas horloĝojn ornamitajn per diamantoj, el kiuj riĉeco krude krias.
La horloĝoj de Pateko ne estas krudaj, sed elegantaj, kaj eleganteco ne estas kondamninda. Malfacile estas priskribi ĝin, sed facile oni povas ĝin montri.
Virino kun parvenua gusto aspektas kiel Kristnaska arbo surŝutita per juveloj. Eleganta virino ornamas sin modere, sen ostentacio. Modero estas necesega ero de eleganteco - certe ĉiu konsentos kun tio.
Aŭtoro skribas elegante, se purigos sian tekston de nebezonaj aldonaĵoj kaj esprimas siajn pensojn tiel, ke leganto sentas kongruon de formo kaj enhavo, kaj enhavo estas tiom klara, kiom permesas temo.
Kion komunan havas eleganta virino, eleganta futbala ludo, eleganta historia libro, eleganta fasado de domo, eleganta matematika pruvo?.
Esenco estas en modereco, manko de ostentacio, simpleco, kiu prezentas plenan kongruon de formo kaj enhavo. Eleganteco estas facile rimarkata kaj estas esprimo de ĝentileco, dum krudeco penas diferenciĝi, humiligi aliajn homojn kaj pompe montras sian superecon kaj riĉecon.
Ĉi tie ni ne pri lukso parolas, ne pri profito el "nebezonaj" kontentigoj, aŭ plezuroj, ĉar ne estas universala difino kio estas nebezona.
Ni parolas prefere pri specifa por parvenuoj fanfarona demonstraciado de sia riĉeco, kio provokas envion, aŭ mokon, depende de karaktero de observanto.
Tradukis Danuta Kowalska