Pri rekordoj
Okazas, ke ni ridas pri sportaj rekordoj. Ŝajnas al ni, ke perdis, aŭ neniam havis prudenton tiu, kiu per ega trejna peno atingis 2/100 de sekundo pli, kurante 100metrojn, aŭ saltis supren 2 cm pli ol aliuloj.
Same ni opinias pri tiu, kiu ekscitiĝas pri tio, kiel pri historia evento. Ĉu saĝaj estas niaj ridoj?
Konkuranto volas diferenciĝi, gajni monon, esti pli bona. Deziro por esti pli bona je tiu 2/100 de sekundo estas tre homa. Oni ne povas moki sportiston same kiel artiston, aŭ fizikiston solvantan gravan problemon.
Iu povus diri, ke la solvo de fizikisto estas utila kaj daŭra por la homaro, sed
kian utilon havas la homaro pro tiuj 2/100 de sekundo?
Ĉu la fizikisto kontentigas nur sciemon de siaj kolegoj, kiuj ne komprenas problemon?.
Estas kosmologiaj problemoj, kies solvoj estos utilaj, aŭ ne.
Same penas egiptologoj solvante kronologion de faraonaj dinastioj, filologoj, historiistoj identigantaj aŭtoron de iu teksto.
"Utilo" estas ne nur manĝaĵo kaj vestaĵo. Senprofita scivolo gvidis la homojn de komenco ilia gento. Sen ĝi ni neniam "iris malsupren de arboj".
Dubanto dirus: "Tiu sportisto per 2/100 de sekundo solvos neniun problemon".
Eble ne, sed li montris, ke la homoj per grandegaj penoj superas siajn fizikajn eblecojn. Ili povas pli kaj pli, certe ne senfine, sed tiu bezono estas nobla ambicio.
Ĉe la okazo mi devas klarigi kiaj estas miaj kompetencoj kaj kontribuaĵo al tiu kultura domeno. Mi unu fojon dum kvar jaroj rigardis en televido nur kelkajn olimpikajn ludojn. Malofte mi rigardis tenison en Vimbledono, ankaŭ en televido kaj bokson, kiun mi opinias nobla sporto, ne "vulgara batado de buŝaĉo".
Dum multaj jaroj en Usono mi ne eklernis principojn de bejsbolo. Kiam oni instruis min dum matĉo mi tuj forgesis. Kvinjara usona knabo scias tion pli bone ol mi. Oni diris al mi: "se vi ne kompreas tiun ludon, vi ne komprenas Amerikon". Eble mi ne volas ĝin kompreni.
Same, loĝante en Anglujo mi ne komprenas kriketon malgraŭ, ke preskaŭ ĉiutage oni montras erojn de la konkursoj en televidaj novaĵoj.
Ŝajnas, ke mi apartenas al grupo da homoj indiferentaj kaj neglektantaj ĉiujn sportojn, do izolita en la norma vivo.
Ambicio de atleto kreskas por famo kaj laŭdo en la mondo. Milionoj da spektantoj instigas lin al penego.
Estas rekordoj, kiuj neniam allogos la homojn. En Guinesolibro estas miloj da absurdaj rekordoj: iu plej rapide citis monologon de Hamleto, la plej longa kiso de paro, iu kolektis plej multe da aŭtobusaj biletoj, iu dum horkvarono plej rapide manĝis kolbasetojn,
..Kion diri pri tiu, kiu memoras kelkajn centojn da ciferoj?. Tiuj rekordoj ne havas sportajn ecojn, ne estas utilaj, ilia celo estas nur "esti la plej". La fakto, ke planataj, neplanataj, utilaj kaj sensencaj estas nomataj "rekordoj" - pensigas. Kial allogas nian atenton ekstremaĵoj?.
Civilizacio de la lastaj jardekoj kaŭzis amasan translokiĝon de loĝantoj, varoj, kapitalo, pensoj, modo kaj gigantan kreskon de informado. La informado grandigas eksciton pri rekordoj ĝis neimagebla nivelo. Spertuloj pri sporto rakontas pri grandega korupto, kiu detruas sporton kaj forigas ĝian sencon.
La unuaj modernaj olimpikoj estis seriozaj rilate al giganta kaoso kaj mono de nunaj aranĝoj.
Estas nun pli da konkuroj, pli da malpermesataj dopiloj, pli da inventoj kiel trompi kontrolon, pli da mono kaj bruego en tiuj tiel nomataj "amatoraj sportoj"..
Konataj en historio malsekuraj luktoj de gladiatoroj, ofte havis religian sencon. Bestoj luktas je reala predo: femalo, manĝaĵo, teritorio.
Pasiiĝo pri rekordoj kaj ekstremaĵoj estas homa eco.
Malgraŭ, ke rekordoj estas deziro por esti pli bona ol aliuloj pro orgojlo, aŭ envio, estas en la pasio "la dua fundo", eble iu metafizika ŝtono.
La homoj bezonas transpaŝi ĉion - bonan kaj absurdan.
Eble tio estas espero pri senfineco.
Tradukis Danuta Kowalska