Leszek Kołakowski

Pri tolero

     Kio hodiaŭ estas por ni tolero? Multaj homoj kredas en ĝian sencon. Tamen parto de junularo ne komprenas ĝin. Tolero estas la plej grava por la mondo. Kie ne estas tolero, estas milito kaj murdoj. Tolero estas garantio por demokratio

     Tolero ne signifas indulgemon por malbono. Diversaj krimoj kaj friponaĵoj devas esti punataj. Tamen ni des pli helpas bonigi la mondon, ju pli ni estas toleraj kaj kredas, ke la homa sorto estas komuna por ĉiuj.
Oni diskutas pri tolero kaj ĝiaj limoj, pri malemo al alia raso, aŭ etno. Kaŭzas ilin la homa stulteco, malklereco kaj malnobleco. Malamo, suspekto, malemo al ĉio, kio estas fremda kaj al ĉiuj fremduloj akompanas la homan historion de nememorebla tempo. Oni povas esti "fremda" pro diversaj kialoj: aliaj religio, lingvo, nacieco, haŭtkoloro.
Historio instruas nin ne nur, ke malamikeco al fremduloj estas universala, ofte kaŭzas krimegojn, sed ankaŭ, ke oni povas ĝin venki, se estas vera volo por tio. Antaŭ 23 jarcentoj la reĝo Asioka en norde orienta Hindujo estis terurigata pro suferoj dum la milito de li mem gvidata. Li decidis ŝanĝi tiujn homajn kutimojn. Asioka serĉis saĝan solvon en Budha religio, kiun li akceptis. Poste li dekretis estimon por ĉiuj religioj, protekton por malfortuloj kaj bestoj. Tiuj reĝaj dekretoj estas la unuaj juraj dokumentoj, kiuj ordonis religian toleron.
     En historio de Eŭropo malgraŭ multaj militoj ne estis konstanta persekutado. En la 16a kaj 17a jarcentoj kristanaj verkistoj instigis al religia tolero. Faris tion ankaŭ regantoj de Nederlando. Pollando akceptadis rifuĝantojn el landoj, en kiuj ili estis persekutataj. Tiu tolero ne estis konsekvenca kaj konstanta. En Pollando oni forĵetis Arianojn, en Francujo oni nuligis dekreton el Nantes, kiu garantiis rajtojn por protestantaj minoritatoj. Ĉiuj Eŭropaj landoj vivis kun naciaj minoritatoj. Preskaŭ ĉie okazis konfliktoj, devigoj, persekutoj, eĉ masakroj. En Pollando minoritatoj ricevis rajtojn kaj komunuman aŭtonomion. Leĝoj, kiuj malpermesas persekuti homojn pro iliaj opinioj, aŭ agoj povas ne plaĉi al ni, sed ne detruas socian vivon. Ĉu ni povas toleri homojn alie kondukantajn? Ili estas similaj al ni, homoj bonaj kaj malbonaj ne pro lingvo, religio, aŭ raso. Diverseco de kulturoj, lingvoj kaj kapabloj kreas civilizan riĉecon. Stulteco estus postuli, ke ĉiuj estu samaj.
     Bruta kontraŭsemitismo grandiĝis en nia lando en la intermilita tempo. Okazis atakoj. Judoj vivis en hermeta socio pro kultura, religia, lingva kaj vesta alieco. Pro tio ili estis "fremdaj". Multaj el ili poliĝis. Multaj judaj verkistoj, sciencistoj, muzikistoj, kuracistoj kaj juristoj riĉigis nian kulturon. Post la amasa milita ekstermo kaj elmigrado en Pollando restis tre malmultaj judoj. Do estas nekompreneble, ke aperas fiuloj ripetantaj sloganojn kaj mensogojn. Tiujn ulojn oni ne povas identigi kun la tuta popolo. La ŝtato penas savi memora?ojn pri longa kunvivado de ambaŭ popoloj, ilian kulturon kaj historion.
     Neglekto de kontraŭjudaj provokoj estas hontego por ni ĉiuj. Bedaŭrinde kulpa estas ankaŭ katolika eklezio malgraŭ multaj klaraj opinioj de papo, episkopoj kaj pastroj. Iuj asertas, ke judoj faris malbonon por poloj post la dua mondmilito. Fakte iuj judoj kunlaboris kun Stalina reĝimo, tamen ne pro sia juda deveno, sed pro sia komunismo.
Laŭ mia observado la plej malamikaj judoj kontraŭ poloj estas en Usono. Ili scias pri Pollando tiom malmulte, kiom junaj poloj pri judoj. Ne estas tiom malamikaj la judoj, kiuj iam vivis en Pollando kaj nun loĝas en Izraelo. Oni povas supozi, ke junuloj al kiuj iu ordonas skribi fiaĵojn sur muroj neniam konis kaj vidis judon. Ili ne komprenas la aferon. Diversaj fibroŝuroj kaj gazetoj tie ĉi eldonataj kreas falsan opinion pri nia popolo. Ekstere oni identigas la polan popolon kun tiuj fiaj aŭtoroj.
     Ĉio ĉi estas konata, sed oni devas tion konstante ripetadi. Nun ni estas atestantoj de la senfina milito komencita de teroristaj atakoj.
Kaŭzis ilin islamaj analfabetaj fanatikuloj. Ili malamas katolikan civilizacion, malamas judojn, malamas okcidentajn ŝtatojn. Fakuloj klarigas, ke tiu murda fanatismo ne estas natura eco de islamo, ke la teroristoj estas eta grupo de islamanoj. Certe tiel estas, sed la milito montras al ni religian hororon. Tolero estas sekvo de edukado. Islamo ne devas esti religio de milito. Estas islamanoj, kiujn terurugas Al-Kaida. Katolikismo ne devas esti religio de paco. Estas multaj katolikoj, kiuj malamas judojn.
     Unue ni likvidu malamon!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl