Pri povo
Brituja estinta kanceliero demandata en televido, ĉu volus esti la unua ministro, respondis kun miro: "Ĉiu volus!". Tiu respondo mirigis min. Mi ne opinias same. Multaj homoj ne volas ne pro manko de ŝanco, sed ĉar tiun postenon opinias terure respondeca, atakata, mokata kaj suspektata. Do ĉu estas vero, aŭ ne, ke ĉiuj volas povon? Ĝenerale povo estas ĉio, kio permesas al ni influi homojn, medion laŭ planata celo. Infaneto, kiam la unuan fojon ekstaras, ekiras, ĝojas, ĉar atingis povon super sia korpo. Ĉiu volus havi pli, aŭ malpli da povo super niaj muskoloj, artikoj kaj funkciado de nia korpo. Lernante fremdan lingvon, ŝakludon, naĝadon, matematikon, ni akiras iun povon per uzado ilin. Aperis teorioj, laŭ kiuj ĉio en la homaj agoj estas deziro por akiri povon.
Povo estas energio de la homa vivo. La homoj deziras riĉecon, ĉar ĝi donas al ili povon super aĵoj kaj aliuloj. Eĉ sekso povas esti povo, ĉar posedante ies korpon oni posedas lin tutan. Krome, posedante lin oni malpermesas tion al aliuloj. Jen estas satisfakcia povo. Sekso estas verko de naturo. Laŭ tiuj teorioj la tuta naturo strebas al la sama celo. Ĉe homoj ili havas aliajn formojn kreataj de kulturo. Altruismajn agojn oni povas tiel klarigi, ke farante bonon al aliuloj, ni kontrolas ilian vivon, do havas povon, eĉ ne sciante pri tio. Laŭ teoristoj, ĉio en la vivo estas serĉado de povo, ne io alia. Ĉiu teorio, kiu per unu motivo klarigas ĉiujn homajn kondutojn estas neutila. Tamen povo estas dezirata. Ĉiu volus, ke la homoj kondutu laŭ lia imago, laŭ lia sento de justeco. Tio ne signifas, ke ĉiu volus esti reĝo. Povo ofte koruptas homojn. Tiuj, kiuj longe regas, konstatas, ke la povo nature apartenas al ili, simile, kiel al monarkoj povo donita de dio. Perdo de la povo estas por ili kosma katastrofo. Batalo je povo estas principa celo de militoj.
Anarkismaj utopioj proponis likvidi politikan povon: registaron, administracion, juĝistaron, tiam la homoj estos feliĉaj. Feliĉe la anarkian revolucion oni ne povas fari laŭ deziro. Anarkio aperas, kiam malfunkcias ĉiuj ŝtataj regaj fortoj. Ĉiam troviĝas iu forto deziranta povon, kiu profitas pro kaoso kaj altrudas sian despotan ordon. La plej bona ekzemplo estis la rusa revolucio. Pro ĝenerala anarkio de socio, ĝi starigis despotan, bolŝevisman regadon. Anarkismo estas servisto de tiranismo. Registaron oni ne povas likvidi. Oni povas nur ŝanĝi ĝin en pli bonan, aŭ malbonan. Estas malvero, ke se mankas politikistoj kaj registaro, ĉiuj iĝos fratoj. La homaj bezonoj estas kontraŭaj. En ni estas agreso. Niaj bezonoj kaj kapricoj povas kreski sen fino. Do se la publikaj institucioj malaperus, ekestus ne universala frateco, sed universala masakro. Ne estis kaj ne estos vera popola povo. Tio estas nerealigebla. Popolo povas nur kontroli registaron kaj ŝanĝi ĝin. Kompreneble pro registaro ni estas limigitaj en iuj aferoj: impostoj, deviga lernado, ekzamenoj por ŝoforoj. La kontrolo ne estas sufiĉa. Demokratie elektita registaro koruptiĝas. Ĝiaj decidoj ofte estas kontraŭ deziroj de popolo. Registaro ne kontentigos ĉiujn. Iloj por kontrolo ne estas precizaj. La plej efika kontrolo kontraŭ despoteco, tiraneco estas civita kaj limigo de ŝtata povo al necesaj aferoj. Totalitarismo regas ĉion. Ni povas kaj devas nian politikan registaron kontroli. Ni ne povas plendi, ke ĝi ekzistas. Nur tiam, se ni elpensos alian mondon. Tion jam multaj homoj provis, sed neniu sukcesis.
Tradukis Danuta Kowalska