Leszek Kołakowski

Pri famo

     Famo, kiel sciate estas la plej dezirata bonaĵo. Esti fama pro kiu ajn kialo, estas konfirmo de propra valoro. Tio estas komprenebla. Tamen obseda bezono de famo en nia civilizacio ne estas universala. Antikvaj filozofoj konsilis eviti famon. Ili diris: "Vivu en kaŝejo, ĝoju, ke vi estas nekonata". Estas malkomfortaĵoj ligitaj kun famo, sed plendantaj famuloj ne estas kredindaj, ĉar faras ĉion por esti en televido kaj gazetaro. Multaj homoj ne volas famon. Eble ili timas publikan prezentadon estas necertaj pri si mem, taksas sin negravaj. Famo, ne ĉiam, sed donas riĉecon por famaj aktoroj, reĝisoroj, kantistoj kaj sportistoj. Ofte la homoj serĉas famon por ĝi mem, ne por enspezoj. Ekzemplo estas Hipokrateso, kiu bruligis sanktejon de Diano, nur por famiĝi. Li sukcesis, ĉar post tiom da jarcentoj ĉiuj lin memoras. Junuloj faras aĉan agon, filmas ĝin por esti famaj.
     Do famo estas bono en si mem, ne nur vojo al riĉeco. Multaj homoj ludas loterion, sciante, ke ŝancoj estas etaj. Tio ne multe kostas, ne okupas multe da tempo kaj laboro. Famo havas amason da ŝtupoj kaj malfacile estas precizigi, kiu estas vere fama. Ne kalkulante prezidentojn, papojn, reĝojn, kiuj estas famaj pro ofico aliuloj estas famaj. pro ofta aperado en televido, aŭ filmo. Ĉiuj en Usono konas nomojn kaj vizaĝojn de prezentantoj de novaĵoj kaj popularaj programoj. Ni ĉiuj konas nomojn de Jack Nicholson, Antonioni, Vajda. Kiom da homoj, nefakuloj, konas Nobelpremiitojn pri fiziko kaj kemio dum la lastaj 40 jaroj?. Ni ne konante iliajn nomoj kaj eltrovaĵojn, estas certaj, ke ili estas meritaj, sed ne famaj. Neebla estas justa distribuo de famo. Duone analfabeta boksisto estas fama en la tuta mondo, kaj elstara medicina sciencisto, savanto de homaro estas konata al malmultaj personoj.
     Ofte famo povas esti hazarda. Gajno en loterio sen laboro kaj merito, ankaŭ povas famigi milionulon. Aktorino iĝas fama, se la homoj rigardas ŝiajn filmojn. Aliaj homoj estas konataj pro ligoj kun famaj homoj (Ksantipo Theo van Gogh, Pilato) Famo ne estas kaj ne povas esti rekompenco pro honesto, saĝo, kuraĝo kaj aliaj virtoj. Se nia vivo ne estus plena de neplanataj kazoj, ĉi estus neinteresa. Plej ofte hazardo estas kontraŭ ni kaj kaŭzas multajn malfacilaĵojn. Eble estas aliaj principoj en la ĉielo.Tie famaj estos tiuj, pri kiuj sur Tero neniu aŭdis. Oni povas esperi, ke ne estos tiuj, kiuj avide deziras famon kaj estas freneze ĵaluzaj, se famiĝis iu alia. Ne estas ebla, por ke dio donu al iu famon pro ĵaluzo kaj vanteco. Do tiuj, kiuj malesperas, ke ne ricevis Nobelpremion endan laŭ ili, aŭ ne estas prezidanto de Usono, ne pensu ke dio en la ĉielo rekompence donos tion al ili. Deziro pri famo, kaj sento de maljusteco, se oni ne havas ĝin, aŭ ne tiom, kiom ili meritas estas orgojlo sendependa de inteligenteco.
     De jarcentoj moralistoj sciis, ke menso malvenkas kontraŭ orgojlo kaj memamo. Ni konas la homojn tre inteligentajn, de kiuj ĉiuj forkuras. Ili tion ne komprenas kaj pensas, ke kaŭzas tion ilia mensa supereco. Ili ne komprenas, ke estas fieregaj, altrudantaj al ĉiuj sian volon. Aliaj intelektuloj plendas, ke la homaro ne sufiĉe valorigas ilin pro saĝo. Ne estas ebla persvado, ke ili ridindigas sin. Aliuloj konstante rakontas pri sia martireco, postulas kunsenton, malgraŭ, ke en la tempo en kiu ni vivas la martireco estas meze heroa.
     Ni konas virojn, kiuj rakontas, ke ĉiuj virinoj revas por amindumi kun ili.
Deziro pri famo ne meritas kritikon je du kondiĉoj:
Unue, akiri famon farante ion bonan kaj valoran kaj la famo estas flanka efiko, ne principo.
Due, kiam la famo estas nedetruanta, envia obsedo, kiu ruinigas la vivon.
Ĝenerale estas pli da homoj, kiuj ne pensas pri famo. Ili estas kontentaj pro tio, ke estas ŝatataj kaj estimataj almenaŭ de siaj amikoj kaj proksimuloj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl