Leszek Kołakowski

Pri vojaĝoj

Kial ni vojaĝas? Kial ni ŝatas vojaĝi? La demando ŝajnas nesaĝa, ĉar ĉiu scias kial.

     Tamen estas aferoj simplaj, kiuj post konsidero tiaj ne estas. Ĉu vojaĝado estas instinkto? Ĉu kontentigas nin nova sperto? Ĉu io nova allogas nin? Evolucio instruas nin, ke la mondo estas malamika, do ni devas eviti novaĵojn kaj nekonataĵojn, ŝati ĉion konatan, sekuran, vivi en hejmo kaj iri laŭ sekuraj padoj. Tiel ne estas. Kial en infaneco ni volonte legis pri vojaĝoj? Kial la homoj veturas al lokoj nekonataj? En vojaĝo grava estas celo, ne veturo mem. Multajn aferojn oni povas aranĝi sen vojaĝo, kiel faras tion negocistoj per teknikaj eblecoj. Iu vojaĝo povas esti amasa turismo, kiam loĝantoj de malvarma Anglujo veturas al varma maro de Hispanujo. Tie atendas ilin la anglaj restoracioj kaj manĝaĵoj. Hispanujo mem ne interesas ilin. Ni parolas pri la vojaĝoj, dum kiuj ni renkontas novan nekonatan realecon. Ni ne volas ion lerni, ĉar lerni oni povas sen vojaĝo. Ni ne vojaĝas por forkuri de zorgoj, sed pro sciemo. Sciemo estas homa impulso kaj daŭras dum la tuta vivo. Pro ĝi la homoj riskas kaj pereas farante malsekurajn agojn. Ili veturas al sovaĝaj lokoj, grimpas sur montojn, esploras kavernojn. Ni memoru, ke pro sciemo Adamo kaj Evino estis forpelitaj el paradizo. Teologoj kondamnas sciemon kiel pekon. Sen tiu peka impulso, ne estus ŝanĝoj kaj progreso en la mondo. Veturante al alia lando, aŭ urbo ni ne volas studi ĝin, sed sperti novaĵon. Ofte la homoj vojaĝas sentimentale al lokoj konataj kaj forlasitaj. Ankaŭ al lokoj de sia infaneco aŭ juneco. Ĉu tiuj ekskursoj estas vojaĝoj? Certe jes, kvankam ili ne malkovras ion novan, sed revenas al antaŭaj jaroj, do transmoviĝas en la tempo. Tiu loko iam konata estas nova, kiam ni venas nun al ĝi.
     Estas en la homo bezono de noveco sendepende de aliaj kondiĉoj. Noveco mem allogas nin. Tio estas ligita kun tipe homa travivado de la tempo. Ni volas esti ĉiam ĉe komenco, senti, ke la mondo estas por ni malfermita, ke io ĵus komenciĝas. Noveco donas al ni tiun senton, eĉ iluzian. Eble pro tio la homoj ŝanĝas edzinojn kaj edzojn, ĉar ili dum momento spertas novan tempon, novan komencon. Ne estas vero, ke la bezono de noveco estas ĉe ĉiuj same forta kaj same daŭra. Tia vivo estus neebla. Specifo de la vivo estas, ke en ĝi regas fortoj konservativaj kaj progresaj. Tiuj du kontraŭaj energioj donas ekvilibron inter sekureco, daŭreco kaj ŝanĝemo. Laŭ tiuj energioj oni povas trovi personajn karakterojn, kiuj ŝatas rutinon kaj tiujn, kiuj volas ŝanĝon. La sciema instinkto, serĉado de novaĵoj, fascino pri nekonataĵoj estas speco de la vivo. Se ni kredus kiel veraj Budhanoj, ke la mondo estas senvalora, estas nur amaso da sufero kaj doloro, ke ĉie kaj ĉiam ĝi estas la sama, ke la homa historio estas nur monotona ripetado de la sama malfeliĉo, ni ne sentus bezonon de novaĵoj. Ĉu veraj Budhanoj havas rajton? Ni ne demandu! Esplori sekretan abismon de metafiziko ne estas deca ĉe tiom banala okazo, kiu estas interparolo pri vojaĝoj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl