Julian Tuwim

Al simpla homo

Kiam ili ree sur murojn
Komencos glui anoncaron;
Kiam al "popolo, soldatoj"
Alarme krios la presaĵoj
Kaj junulo aŭ aĝa homo
Ekkredos al sama mensogo,
Ke devas el kanonoj pafi,
Murdi, veneni, bruli, rabi,
Kiam milfoje laŭ kutimo
Patrujon ŝiros per deklinacio,
Varbos per emblema koloro,
Incitos historiajn rajtojn
Al grundo, gloro kaj landlimo
Pri patroj, avoj kaj standardoj,
Pri la herooj kaj viktimoj.
Episkop', pastoro, rabeno
Tuj benos vian karabenon,
Ĉar: "Dio diris el ĉielo -
Patrujon savi estas devo"
Kiam kanajlos kaj krudaĉos
Litera kriaĉo de gazetoj,
Per floroj frenezaj inaĉoj
Surŝutos "bravajn soldatetojn"
Sciu, nekonscia amiko!
Kunulo el iu ajn tero,
Alarme batos sonorilojn
Reĝoj kun gravedaj fraŭlinoj.
Sciu! ke estas ĝi mensogo:
"Prenu armilon!" sonos voko.
Ie elŝprucis la petrolo,
Kiu riĉigos ilin per oro.
Eble la bankoj havas mankon
Aŭ trovis oni plenajn kasojn.
La grasaj trompaj posedantoj
Eksciis pri kotondogano.
Ĵetu armilon sur pavimon!
Via estas sango, ilia petrolo.
De metropolo al metropolo
Voku savante vian vivon:
"Ne trompu nin riĉuloj - dankon!"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl