Julian Tuwim

Scienco

Oni instruis min multajn sciencaĵojn,
Logaritmojn, paradigmojn, formulojn,
El kvadratoj, trianguloj kaj cirkloj
Mi lernis senfinitecon.

Oni diskutis pri mirakloj de la naturo,
Mi ekkonis diversajn sekretojn,
En la unua vitreto - la vivon en akvoguto,
En la dua vitreto - kanalojn sur la luno.
Pomoj, Njutonoj, Krukeslampoj,
Azoto, hidrogeno, atmosferoŝanĝoj,.
Mi konas kuglon plenigitan per glacio,
De la frotata sukceno energion.
Mi scias, ke la korpo subakvigata
Perdas tiom da pezo, kiom la akvo elfluata.
Mi ankoraŭ scias, ke sur la dua globduono
Lumas la suno, kiam tie ĉi estas nokto.
Diversajn novaĵojn oni al mi instruis
Per vana penado, fine min stultigis.

Mi nenion scias, komprenas nenion,
Konstante kredas per simplaj sentoj,
Ke tiuj homoj, sur la dua globduono
Devas iri per piedoj levataj en supro.

Ĝis hodiaŭ mi havas tiun lernejan timon.
Kiam Dio vokos min, mi petos komprenon.
Sinjoro Dio - respondi mi ne povas,
Ĉar hodiaŭ mia kapo doloras.

Malfacila tasko ĝi estis, mi ne tuj plenumis,
Sed mi lernos post iom da tempo.
Mi petas, lasu min por la dua vivo
Kiel en lernejo por klasa ripeto.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl