Julian Tuwim

Diĉjo Revanto

Kuŝas Diĉjo sur herbejo.
Rigardas la bluan ĉielon
Kaj revas:
"Bedaŭrinde, ke nuboj sur la ĉielo
Ne estas la vanilaj kremoj...
Kaj ĉi tiuj nuboj ruĝaj
Ne estas glaciaĵoj fruktaj...
Kaj tiuj oraj similaj al plumoj
Ne estas stokoj da kukoj...
Bedaŭrinde, ke la tuta horizonto
Ne estas ĉokolada torto.
Kiom bela estus tiam la mondo!.

Mi kuŝus, kiel mi kuŝas,
Sur la herbejo freŝa,
Nur manon mi etendus
Kaj manĝus...manĝus...manĝus".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl