Julian Tuwim

Pri Greĉjo mensoganto kaj lia onklino

- Ĉu vi Greĉjo ĵetis la leteron al kesto?
- La leteron, onklino? La leteron?. Jes, mi ĵetis.
- Ĉu vi mensogas Greĉjo? Konfesu mia kara!
- Mi diras veron onklino, tiom, kiom mi vin amas.
- Vi mensogas, pli bone tuj diru la veron!
- Mi mensogus?. Ne imputu al mi tion!
- Onklo Leono atendas la leteron, do konfesu!
- Mi ĵuras kaj ĉiuj detaloj atestu!.
La letero estis al onklo Leono.
Ruĝa estis la kesto,
Tia...tia... estis la koverto
Tia simpla, ne speciala io.
Sur la koverto estis la nomoj:
De la onklo, urbo, strato, numero de domo.
Estis poŝtmarko pri Belvedero
Dum mi ĵetis al kesto la leteron
Preteriris la patro de Halinjo
Iu oficiro ankaŭ estis ĉe tio.
Alta, tre alta li estis, tiom alta,
Ke kiam leteron ĵetis, li kaŭris.
Kareto veturis kaj taksio
Hupis aŭtobuso kaj iris bovino.
Tri knabinoj promenis dum mia ĵetado.
La onklino balancis sian kapon,
Pro miro ŝi vaste malfermis okulojn.
"Greĉjo, Greĉjo!.
Ja mi ankoraŭ ne donis al vi leteron!".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl