Julian Tuwim

Pluveto

Kiel milionoj da etaj muŝetoj,
kiel griza, humida papavo
disŝutiĝas akva lanugeto,
akva, aŭ tuna, milda gutaro.

Malforta, eta, apenaŭ gutas,
eĉ en ladojn ne povas tamburi,
flugantaj gutoj - "junulo pluva"
revas por tre rapide maturi.

Gutoj deziras torente pluvi,
urbon bategi dum la tempesto,
plaŭdi en koton, en pluvtuboj muĝi,
larme, variole beki fenestrojn.

Tiel nebula pluveto revas
per lastaj fortoj, en la lasta tremo.
Vidu! - guto sur la drato glitas.
Pasero ĝin deskuis - jam post pluvo estas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl