Rivereto
Fluas, meandras rivereto
Kiel arĝenta rubandeto
Ĉi tie brilas, tie kaŝiĝas,
Kaj malproksime ĝi reaperas.
Rivera akvo estas klara
Rapida, pura kaj malvarma
Fluante ĝi bruas, murmuras
Sed kiu la lingvon komprenas?
Eble ŝtono kaj la fiŝo
Konas la riveran lingvon
Sed ili - ja ĉiuj konas,
Estas mutaj, ne parolas.
Tradukis Danuta Kowalska