Julian Tuwim

La birda radio

Halo! Halo!
Tie ĉi estas la birda radio en betula arbaro,
Ni dissendas novaĵojn el la birda lando,
Reguligu aperaton, ĉar alflugis birdoj,
Por grava debato:
Unue: Kio en tagiĝo pepas en herbejo?
Due: Kie kaŝas sin eĥo
Trie: Kiu la unua banos sin en roso?
Kvare: Kiel scii kiu estas birdo,
Kaj kiu ne birdo?
Kaj kvine kaj deke:
Ĉirpos, fajfos, pepos,
Jenaj birdoj:

Najtingalo, pasero, hirundo, merlo,
Koko, pirolo, kukolo, pego,
Strigo, korvo, kardelo,
Antuso, turdo, paruo,
Anaso, ansero,bombiciledo,
Upupo, emberizo, fringelo,
Oriolo, sturno, cikonio
Kaj alia birdo.

Komencis la najtingalo:
Halo! Halo!
Tie ĉi, tie ĉi
Radiooo, radiooo, radiooo,
Halooo! Halooo!
La pasero tuj protestas:
Ĉu tio koncerto estas?
Devas legi mi vortaron
Por kompreni najtingalon.
Ĉirp' ĉirp' ĉirp'Tie ĉi
Ne estas teatro aŭ cirk'
Vidu! Plumojn ĝi starigas
Kaj kiel koko krias.
Sufiĉas arioj, triloj.
Ĉirp! Ĉirp'! Ĉirp'!

Longe ĉirpis la pasero,
Ĝis la koko sur stangeto
Kukurikas: "Kukuriko!"
Aŭdante tion kukolo
Vokas: "Kies estas tiu ligo?
Kuku - riko?
Kuku - riko?
Malpermesas mi al bandito!
Prenu, kion vi deziras
Avara mi ja ne estas,
Tamen "Kuku" mia estas!
Kuku! Kuku!

Frapo! Frapo! batas pego
"Kies? demandas vanelo.
Kie vi estis? Kies vi estas? Kies?
Kion vi trinkis? Kion?
Kion vi havas? Ĵetu! Donu!"
Kaj komune ĉiuj birdoj
Pepas, ĉirpas, fajfas:
"Donu! Ĵetu! Kion vi havas?
Grajnon? Plumeton? Ligneron?
Korkon? Ŝnureton?
Donu! Ĵetu po kvarono!
Gluas mi neston, bezonas helpon!
"Mi ne donos, ĝi estas mia.
Neston mi volvos, volvos"
"Hontu! Hontu! Vi ne donos?
Ĉiuj birdoj ekbatalas.
Birda polico alflugas.
Tiel la birda radio finiĝas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl