Julian Tuwim

Domaro

Domo simila al prizono,
Domaro simila al fortreso,
Ĉiun tagon
Sur sepan etaĝon,
La homoj portas korojn.

Ili ripozas
Kaj supren iras,
Ŝtupojn kalkulas,
Ĉe fenestro staras
Kaj sur la korton
Sole rigardas
Estanta fundo
En ŝtona tubo,
Tunel' staranta
Akre en supron,
Tunel'borita
En funebra muro

Ili brulas alumetojn,
Legas nomtabuletojn
Sur loĝejaj pordoj.
Ne trovas ĝustan
Portas kaj portas
Klinitajn nukojn,
Pendantajn manojn,
Batantajn korojn,
Anhelantajn pulmojn.

Ili alportis korojn
Kaj manojn,
Staras ĉe pordo
Kun laŭta spiro.
Legas kun ĝojo
Konatan nomon
En brusto gluglo,
Abisma gluglo.
En la abismo
Fermita subo
Inter la muroj
La griza cirklo
Rata kaj tera
Korto malhela.
Jam nokto nigra
Sur tegmentoj sidas,
Nigrajn ĉifonojn
Apatie metas.
La homoj tra fenestroj
Rigardas supron.
Jen malrapide
Nigro el la ĉielo,
La duan korton
fermas en tunelo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl