Julian Tuwim

Du ventoj

La unua vento en kampo blovis.
La dua vento en ĝardeno ludis,
Ĝi silente, delikate
Foliojn karesis milde

La unua vent' petolis,
Kapriolis, ŝvebis, blovis,
Transkapiĝis kaj enfalis
Al ĝarden' dorma, susura
Kie milde, delikate
Foliojn karesis, zumis
La trankvila vento dua.

La unua vigla vento
Traflugis ĝin kun bruego
Disblovis ĉerizajn florojn,
Ekridegis la ĝardenon.

Nun la ventoj kamarade,
Tra kampoj galopas kune
Ŝovas nubojn, pelas birdojn,
Mise ekmovas flugilojn
Puŝas muelilhelicojn
Dekstren, reen, salto, sviĉo,
Blovegas per grandaj fortoj.
Petolas du ventoj fratoj

Kaj en la ĝardeno estas
Silente, silente...

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl