Julian Tuwim

Elefanto Trumpetanto

Iam, ie, vivis elefanto
Tiom granda, kiom elefanto.
Nomiĝis Tomaŝo Trumpetanto.
La tuta ĝi estis elefanta,
Sed bedaŭrinde tre forgesanta.
Ĝi havis la elefantan kapon
Kaj verajn elefantajn piedojn
Kaj el elefanta osto kojnojn.
Ĉion ĝi havis tre elefantan,
Nur ne la elefantan memoron.

Invitis ĝi kolegojn por kartludo
Post tagmezo je la deksesa horo
Ili venis - salutis: "Bonan tagon!"
Sed ne trovis Tomaŝon Trumpetanton...
Ĉar ĝi forgesis kaj ien foriris!
Invitita ne venis al krokodiloj
Por trinki tason da akvo el Nilo.
Ĝi ankaŭ ne venis, vere forgesis!

Tomaŝo havas knabon kaj knabinon,
Agrablan filon kaj belan filinon.
La patro tre amas gefilojn siajn,
Tamen ne memoras nomojn iliajn .
La filo nomiĝas "Blanka Denteto"
La patro vokas: "Trumpeto Bombeto".
La filina nomo estas Katinjo
La patro diras: "Dikinjo Grandinjo".
Eĉ kiam propran nomon ĝi prezentas
Anstataŭ Tomaŝo Trumpetanto
Misas: "Mi estas Tobiaŝo Bimbanto".

Edzinon ĝi havas - kvazaŭ ses edzinoj.
Ŝian nomon Barelino, ĝi forgesis.
"Iru kuraciston! - la edzino petis
Por bona ekzameno kaj kuracado
Pro via maljuna aĝo kaj malsano".

Tomaŝo tuj iris - al advokato,
Poste al ŝuisto kaj notario
Dirante pri sia malbona stato:
"Ja bone mi sciis, sed mi forgesis
Eble vi scias, kion mi deziris?".
Maltrafis ĝi vojon, ĉirkaŭe iris
Estis malfrue, al forĝisto venis.
La forĝisto volis lin tuj hufumi.
Sed la elefanto iel cerbumis
Kaj rememoris kion ĝi forgesis.

La forĝisto esploris ĝin per blovilo,
Rigardis gorĝon, rigardis orelojn,
Poste frapumis per sia martelo.
Diris: "Ĉiun tagon kara Tomaŝo
Verŝu sitelon da akvo sur kapon
Kaj sur la rostro ligu nodeton!".
Li verŝis akvon sur la elefanton
Kaj ligis node elefantan rostron.

Tomaŝo al hejmo rapide kuras
La edzino krias: "Kion ĝi signifas!?"
Tomaŝo petas: "Diru al neniu!.
Tio estas mia memorigilo."
"Pri kio?"
"Mi volis memori pri io..."
"Nu, kion vi memori volis?"
"Mi ne scias. Mi jam forgesis..."

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl