Julian Tuwim

Danco

Tabureto la sitelon
invitas al dancvespero.
Kruĉo de la breto: "hop!"
"Min invitu al galop' !''.

Post la kruĉo, la telero
ruliĝas en kuirejo.
Forno dika kaj bastono
dancas vigle kun fervoro.

En angulo balailo
ankaŭ volus -malgraŭ timo,
ke en danco disŝutiĝos,
kiel poste kunplektiĝos?

Dancas kesto kaj hakilo.
Plore ĝemas balailo,
jam deteni sin ne povas,
ekdancetas, polvon blovas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl