Julian Tuwim

La blua neĝo

Neĝis julie blua neĝeto,
pepis hundetoj, bojis birdetoj.
Flugis bovino super herbejo,
la verda suno kantis el ĉielo.

Nestis sur floroj la papilioj.
Nur du momentojn daŭris ĉi tio.
Mi vidis tiun mondon sorĉitan,
kiam okuloj estis fermitaj.

Post la malfermo - ĝi malaperis.
Ree la mondo antaŭa estis.
Ĉio kutime, same funkcias,
tamen mi ofte palpebrojn kuntiras.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl