Julian Tuwim

Lokomotivo

Staras ĉe stacio lokomotivo
Peza, grandega, fluas sur ĝi ŝvito
Grasa olivo.

Staras ĝi, laŭte spiras, blovegas,
Ardo el ĝia ventro eksplodas.

Fu! - kiom varmege
Uf! - kiom varmege
Fu! - kiom varmege
Uf! - kiom varmege

Ege ĝi spiras, ege anhelas,
Hejtisto karbon plu al ĝi ĵetas.
Oni kroĉis al ĝi vagonaron
Grandegan, pezan, el fero, ŝtalo.
Multaj homoj estas en vagonoj,
En la unua - ĉevaloj,
En la dua bovoj,
En la tria dikuloj estas
Ili sidas kaj grasajn kolbasojn manĝas,
En la kvara vagono estas bananoj,
En la kvina staras ses fortepianoj,
En la sesa - granda armato,
Ĉiun ĝian radon fiksas fera trabo.
En la sepa staras tabloj kaj ŝrankoj,
En la oka elefant', urso, ĝirafoj.
En la naŭa kuŝas grasigitaj porkoj,
En la deka estas pakoj, kestoj, kofroj.
La vagonoj ĉirkaŭ kvardeko estas,
Pri ĝiaj enhavoj pli mi ne scias.

Sed se venus eĉ mil atletoj
Kaj ĉiu manĝus mil kotletojn
Kaj ĉiu ege sian forton streĉus,
Tian pezon ili ne levus.

Subite - fajfo!
Subite - sviĉo
Vaporo - eksplodas!
La radoj - moviĝas.

Unue - malrapide - kiel testudo - pene,
Ekveturis - la maŝino - sur reloj - dormeme,
Ektiris vagonojn kaj kun forto tiras,
Turniĝas, jam rado post rado turniĝas,
Moviĝas, veturas pli kaj pli rapide,
Ĝi knaras kaj frapas kaj krakas bruege.
Kaj kien? Kaj kien?. Kaj kien?. Nun rekte!
Sur reloj, sur reloj, sur reloj trans ponto,
Tra tuneloj, kampoj, arbaro, tra montoj,
Ĝi hastas, hastas, por veni laŭ horaro.
Bruetas kaj frapas kaj krakas al takto:
Jes tio tio, jes tio tio, jes tio tio, jes tio tio.

Glate, malpeze ruliĝas ĝi al foro!
Kvazaŭ ĝi estus nur pilketo ne ŝtalo!
Ne peza maŝino spiranta, helanta,
Sed bagatelaĵo, ludileto lada.

De kie? Kaj kien? Kial ĝi kuregas?
Kio ĝin, kio ĝin tiom rapidigas?
Ke veturas, ke bruas, eksplodas fu! fu!?

Vaporo varmega puŝis ĝin al movo,
Per tuboj al piŝtoj, vapor' el kaldrono
Kaj ĝiaj piŝtoj movas flankajn radojn,
Ili puŝas, ruligas la vagonaron.
Vaporo ade piŝtojn premas kaj premas.
La radoj bruas kaj frapas kaj kuregas,
Jes tio tio, jes tio tio jes tio tio, jes tio tio!....

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl