Teruraj loĝantoj
En loĝejoj teruraj
Terure loĝas loĝantoj teruraj
Rampas ŝimo kaj fulgo muraj,
Hororo vintra, agonio nigra.
Ili parolaĉas, balbutas, deliras,
Ke pluvo, ke kostoj, ke io kaj tio
Iom ili iras, iom ili sidas,
Ĉio estas imago kaj fantomo ĉio.
Ili kontrolas horon kaj poŝojn,
Kravaton glatas, ĝustigas klapojn
Majeste iras el la loĝejo,
Sur la konatan rondan teron.
Jen ili iras hermete butonumitaj,
Rigardas dekstren, maldekstren,
Kaj vidas ĉion disigitan
Domon...Staĉjon...ĉevalon...arbon rekte
Prenante gazetojn fingre kiel paston
Ili maĉas ĝin, same kiel kaĉon,
Ĝis per papera mastiko remburaj
Iliaj kapoj iĝas pufaj.
Ili rakontas pri Fordo...kino..
Rusujo, milito... radio, Dio
Freneze kreskas la absurdaĵoj,
En ĝangalo de faktoj, aperaĵoj.
Kapon ŝvelitan, pli kaj pli dikan
Vespere ili klinante,
Grimpas sub litojn, serĉas ŝteliston
Kapaĉe urinujon puŝante...
Ili ree kontrolas poŝojn, kvitancojn,
Pantalonojn sur postaĵ' flikitajn,
Respektindajn propraĵojn, sanktajn akiraĵojn,
Proprajn, ekskluzive ellaboritajn.
Poste ili preĝas: "De subita morto...
de milito...malsato...eternan ripozon"
Kaj ekdormas kun buŝaĉo sur torso.
Tradukis Danuta Kowalska