Julian Tuwim

Okulvitroj

Kuras, krias Hilario
serĉas siajn okulvitrojn.
Serĉas li en pantalono
kaj en ŝuoj, en kalsono.
La vestojn li palpas, ŝovas,
miksas ĉion - kaj ne trovas.

"Ho skandalo! Iu tipo
ŝtelis miajn okulvitrojn"

Sub kanapo, sur kanapo
serĉas li kun spiro-halto,
ankaŭ en kameno, forno,
musa truo ĉe la pordo.

Jam la plankon li forŝiras,
jam policon li venigas,
ekrigardas li spegulon...
kaj ne kredas - tiu ulo...
Ili estas. Mirindaĵo!
Jes, sur lia propra nazo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl