La malfruiĝinta najtingalo
Ploras najtingalino en akacia nesto
Atendante sian edzon dum maja vespero.
Li ĉiam estas tiom akurata,
Nun ne revenas je la horo promesata.
Ĉio malvarmiĝas:
Musa supo sur vespera roso,
Ses kuloj farĉitaj en konvalia saŭco,
Rostita papilio spicita per arbara ombro,
Por deserto en la luna lumo - venta torto.
Kio povas okazi?
Ĉu oni lin atakis?
Grizajn plumojn elŝiris?
La arĝentan voĉon rabis?
Certe pro envio faris tion
La alaŭdo kun idara bando.
Plumoj rekreskas, sed la voĉo -
Ĝi estas trezoro.
Subite aperas la najtingalo, gaje fajfas, saltas...
Kie vi flugis? Ja mi tiom ploras!
La najtingalo dolĉe ĉirpas: "Pardonu kara mia,
Piede mi iras, ĉar la belegan vesperon admiras".
Tradukis Danuta Kowalska