Interparolo en arbaro
La arbaro pensas, enspiras,
Kapon sur bruston klinas
Malgaja estas, mallaŭta.
"Pri kio vi pensas arbaro nigra?
Kie stas birdoj viaj?
Ili ĉirpu! Ili kantu!"
Jam forflugis ĉiuj birdoj
Al la foraj varmaj landoj"
"Do alvoku viajn bestojn!
Urson, vulpojn, erinacojn"
"Ĉiuj estas okupataj
Ĉe kuŝejoj siaj vintraj.
Eĉ malgranda sciureto
Havas por mi nek momenton.
Ĉiu prenas sian sakon
Kolektas por vintro manĝon.
La suneto jam ne lumas
Nuboj ŝvebas, amasiĝas
Malvarma vento alflugas
En branĉoj miaj susuras"
"De kie estas via vestaĵo
Preskaŭ reĝa - ruĝo, flavo?"
"Vestis min per la juveloj
Pala, kvieta Printempo"
Tradukis Danuta Kowalska