Anna Rudawcowa

Pri rozo, abelo kaj granda skandalo

Kreskis rozo sur florbedo
Kapriculino malbona.
Vizitis ĝin abelo
Bela, orkolora
Kaj diris ĝentile:
"Kara rozo, jen mia peto
Donu al mia reĝino
Iom da poleno!"
Kolere vokis la rozo:
"Kiaj arogantaj vortoj!
Ja ĉiuj tion scias
Ke mi reĝino estas,
Kial iu ajn donacon petas?"
Bzzz... zumis la abelo
Tiel ofendita.
Okazis ŝirado
Kaj de bela rozo
Forfalis petaloj.
Longe sur la bedo
Ridis ĉiuj floroj.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl