Pri la rufa vulpeto
Ruza, rufa vulpeto
Eniris kokinejon.
La kokinoj timis
Kaj tre laŭte kriis.
Diris ĉarme vulpo
Al tiu kun tufo:
"Plaĉas al mi viaj
Plumetoj koloraj
Volus mi pli longe
Admiri vin kore.
Akceptu inviton!
Venu al manĝeto!"
La saĝa kokino
Diris: "Ho, vulpeto!
Mi ne volas kuŝi
Sur via telero.
Mi scias, ke vulpo
Ruzan havas menson,
Tial, granda danko!
Mi estas post manĝo"
Foriras la vulpo
Subigas la voston
Vidas, ke anaso
Iraĉas el foro.
"Ho, bela renkonto!"
Vokas vulpo ĝoje
Venu tuj anaso
Por manĝi tre bone!
Via beko rava
Plumoj preskaŭ pavaj
Mi volus vin distri
Kaj bone gastigi"
Neglektis anaso
La vulpajn promesojn.
Iras vulp' sen predo
Kun malgaja mieno,
Sed anseron vidas,
Rapide alkuras.
"Vidis mi neniam
Ion tiom blankan.
Nenie ekzistas
Ansero la sama.
Kore mi invitas
Venu manĝi pladon!"
"Volonte mi iros",
Anserino klukas
Fiera, ke al vulpo
Tiom ege plaĉas
Manĝos do la vulpo
Anseron sen dubo...
Tradukis Danuta Kowalska