Anna Rudawcowa

La manĝema muŝeto

Alflugis nigra muŝeto
Al ĝardeno kun pometoj.
Flugis, zumis kaj eksidis
Du pometojn tuj ĝi manĝis.
Sekve al la prunoj flugis
Unu, du, eĉ tri konsumis
Kaj ankoraŭ kelkajn pirojn
Ĝis sentis stomakdolorojn.
Al muŝeto vent' kunsentas
Kuraciston urĝe vokas.
Venis koboldo kuracisto,
Surnazigis okulvitrojn,
Frapas, tuŝas, kapon turnas.
"Mi ricinoleon donas"
Ploras la muŝet' malsana:
"Jam ne estos mi manĝama".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl