Anna Rudawcowa

Venas la printempo

Iras ĝi laŭ pado kampa:
"Forkuru neĝbuloj blankaj!"
Per balailo el oro
Forĵetas ĝi neĝon kaj koton.
En kamparo kantas alaŭdo
Sur la ĉielo flamas la suno
Sur horizonto vento pelas nubojn.
En arbaro tintas arĝenta torento
En la suna brilo venas printempo
Ĉe zono havas orajn ŝlosilojn
Al kaŝejo de sorĉisto
La blanka vintro.
Post printempa, blua mantelo
Bluiĝas hepatikaj herbejoj
Sur ĝiaj spuroj blankiĝas galantoj
Sub ĝiaj atlasaj ŝuetoj
Elkreskas koloraj floretoj
Iras printempo laŭ pado kampa
Post ĝi aperas tero floranta
Al etenditaj manoj
Kuras diversa bestaro.
Iraĉas urso, saltas sciuro,
Alflugas birdoj en belaj plumoj.
Kiam printempo gaje ridetas
En la arbaro la rido eĥas.
Merlo fajfas, pego frapas
La kukolo "ku-ku" vokas.
Kiam printempo ekdormas
Sub arbo en fruktoĝardeno
Granda pirarbo ĝin brakumas
Kaj: "dormu-dormu" susuras.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl