Anna Rudawcowa

Kverelo en plumujo

En Georga plumujo
Okazis kverelo
Plendis krajonoj
Pro malĝusta horo:
"Montriloj malfruiĝas
Kiam ni lernejon iras".
Grimacis pluma ingo,
Ke bela kaj glata
En mallumo estas premata.
Neniu al ĝi lumigas,
Kuŝi sur skribtablo volas
Kun plumeto ora,
Ne la simpla ŝtala.
Ofendiĝis simplaj plumoj:
"Vidu tiun ĉi gravulon!
Do ĝi skribu mem!"
El angulo de plumujo
Vokas griza gumo:
"Iuj tretas miajn ŝuojn!"
Plumujo krias laŭte:
"Mi ne volas tiajn gastojn,
Iu batas mian ventron.
Oni devas fari ordon!".
Kajero vokas: "Georgo!
Tio ĉi estas skandalo".
Gaja Georgo alkuras:
"Silenton! Lernejon ni iras".

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl