Anna Rudawcowa

Kiel la aŭtuno bele vestis sin

Venis sur kamparon pala aŭtuno
"Ho, kia frosto, kia mallumo!
Kovru min kara nubo
Per via griza varma tuko!"
Iras aŭtuno tra arbaro
Inter arboj en belaj koloroj.
"Donu al mi la foliojn
Tiujn orajn, tiujn ruĝajn!
Faru robon araneo
El arĝenta fadeno!
Kaj el sorpo mi mem plektos
Belegan kolieron.
Tiom bele ĝi sin vestis
Ke pro ravo vento ploris,
La aŭtunon forte kaptis
Vervan krakovakon dancis.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl