Anna Rudawcowa

Papilia balo

Lumigos ni vitrajn rosojn
Diskombos la florajn harojn
Jen nia balo!
Feste, kiel en preĝejo
La luno ĵetas sur teron
Arĝentan ŝalon.
Orkestro - estas birdaj kantoj
Stelo donos fajron
Por koloraj lampoj.
La ĉielo kribras safiron,
Pendigas sur branĉojn
Bluajn papiliojn.
Dancu! Nun estas festo.
Dancu, en mirakla nokto,
En maja sonĝo!
Florkronetoj, kiel vazoj,
Mielodora timiano
Kaj humida musko
Malfermas ili mallaŭte
Kalikojn diafanajn
Parfumas nin.
Dancu, ĉar venos mateno!
La suno baldaŭ aperos.
Dancu, kiam estas tempo!
Antaŭen paroj leĝeraj!
La luno brilas arĝenta
Kiel la hardita ŝtalo.
Dancu! Jen balo!
Rapide pasas la tempo
Dancu! Jen Papilia Festo!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl