Anna Rudawcowa

Ĉiuj rapidas

Strangaj tempoj! Strangaj tempoj!
Ĉiuj kuras kaj veturas.
Rare iu piede iras.
Eta Zbiĉjo per trotilo
Sekvas sian koramikon
Granda Janko sur biciklo
Pedalas kiel sportisto.
Protestas tial la bestoj
Protestas ankaŭ la birdoj:
"Ĉu ni estas malpli gravaj?
Ĉu ni estas iuj ajn?"
Jam paseroj siajn idojn
Instruas pri trafikiloj.
"Flugilojn vi devas ŝpari
Kaj per tramo pli vojaĝi.
Ne forsaltu dum veturo
Ankaŭ ne pendu sur ŝtupo!".
Veturas aŭte paseroj
Volvitaj per ursaj peltoj
Motorcikle kapreoloj,
Sur skoteroj la leporoj.
Bestoj jam komencas plendi,
Kaprice ĉion elekti
Inter firmaoj kaj markoj,
Logataj per la reklamoj.
Probable eĉ la limako
Aĉetis malgrandan aŭton.
La afero estas certa
(Ĉiuj pigoj ĝin asertas)
"Al Egipto cikonioj
Flugis per la aviadilo.
Alaŭdo ĉiujn superis
Pri tio la birdoj klaĉis:
"Elpafiĝis en raketo
Nun cirkulas ĝi en Kosmo"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl