Nuboj
Ruĝetaj nuboj
Havas taŭzitajn buklojn,
Helan hararon de spitema anĝeleto
Rondajn, bluajn okulojn
Kun arĝentaj larmoj.
Sur pufetaj vangoj estas ridaj kavetoj.
La vento ilin pelas
Kvazaŭ ŝpinaĵon aranean,
Ludas per deŝirita punto,
Forkuras, kuras
Timemajn manojn kaptas.
Ie, fore frapas ĝi en vitrajn sonorilojn.
La nuboj-trompiloj
Disvolvas malgrandajn flugilojn
Kiel boatoj
Etaj kaj rapidaj
Tranĉas de la blua oceano surfacon
Kiel printempaj kurieroj
Alkuris ĵus al la suno
Por diri, ke vekiĝas rozaj floroj.
Petolemaj nuboj
Havas taŭzitajn buklojn
Kaj tremas la rosaj gutoj
Sur okulharoj en bluaj okuloj de la suno.
Tradukis Danuta Kowalska