Anna Rudawcowa

Letero de la rana onklino

Sidas rano en koto
Provas legi leteron
Sed legi ne scias
Literojn ne konas.
Ĝi turnas la paperon:
"Tio estas vana peno.
Kiel legu mi leteron
Se ne konas mi literojn?"
Iras rano cikonion
Bele riverencas:
"Legu la leteron" petas
Ŝvitas ege cikonio
Pro letero de onklino,
Frotas longe frunton sian:
"Iru rano al lernejo
Iru rano al infanoj
Ne por mi tiu legado"
Iris rano al lernejo
Bolek legis la leteron
(Malgraŭ eta ŝvito)
De la rana onklino.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl