Anna Rudawcowa

Neĝemberizo

Neĝemberizo iras
En sorĉita bosko.
Post ĝi frosto portas
Sakon da arĝento.
Ankaŭ du leporoj
Blankaj kvazaŭ vato
Veturigas sur sledoj
Florajn kristalojn.
Serpentas antaŭ en
Malvasta padeto.
Oni devas ornami
La boskon por festo.
Ĉion kolorigi
Per sorĉa peniko
Kaj ĉie pendigi
Arĝentajn strobilojn.
Iras la birdeto
Ĉirkaŭvolvas arbojn
Sur abiojn metas
Stelajn kristalojn.
En vigilia vespero
Alvenos bestoj
Por esti kune
Dum solena festo.
Kolektiĝos leporoj
Kaj sciuretoj.
Steloj sur arboj
Lumigos kandelojn.
Ĉiuj kune kantos
Kun susura vento
Pri eta Jezuo
Belajn kolendojn.
Eĥo ilin kaptos
Kaj en foron portos
Iras neĝemberizo
En sorĉita bosko.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl