Anna Rudawcowa

Mi ne vendos

Mi vin ne vendos, al neniu donos
Kontraŭ mielaj sukcenoj
Kaj ruĝetaj marmoroj
Kontraŭ blankaj aŭ nigraj diamantoj
Kaj kaŝitaj trezoroj,
Persaj divanoj.
Mi ne donos vin kontraŭ kesto da oro,
Kato kaj hundeto,
Fabela knabeto
Eĉ se li estus la plej ĝentila
Eĉ la plej bela
Eĉ se li estus reĝido aŭ ludisto.
Mi vin ne vendos, donos al neniu
Eĉ kontraŭ la ĉiela stelo,
Kontraŭ la pala luno,
Ĉielarko kaj la suno,
Kontraŭ robo el arĝenta araneaĵo
kaj amaso da ĉokolado!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl