Anna Rudawcowa

La malsana korniko

La korniko malsaniĝis
Al pego kuracisto kuris
"Sinjoro mi petas helpon
Mi teruran havas gripon,
Kapdoloron, febron, tremon!"
Kuracisto ĝin esploras:
"Vi maldika, pala estas,
Vi bezonas vitaminojn,
Fiŝoleon, aspirinon.
En lit' kuŝu, trinku teon
Tuj forpasos la problemoj.
Aĉetu varmajn ŝuojn
Portu ombrelon dum pluvo!"
Korniko kapon balancas"
"Tiom saĝa la pego estas"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl